Influencoj. Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 17-an de januaro 2017
|
|
- Jaroslav Ovčačík
- před 7 lety
- Počet zobrazení:
Transkript
1 Influencoj Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 17-an de januaro 2017 Nun, en januaro 2017, ni havas en Ĉeĥa Respubliko epidemion de influenco, kaŭze de kiu multe da homoj estas malsanaj kaj ne povas labori. Oni ne rekomendas al ni viziti lokojn, kie estas amaso da homoj, ne permesas viziti malsanulojn en malsanulejoj. LA INFLUENCOJ INFLUAS NIAJN VIVOJN. La influenco estas infekta malsano, kies nomo estis kreita jam en mezepoko (Fiorenza, Italio, 1387). Tiam homoj, kiuj ne sciis ĝian veran kaŭzanton, opiniis, ke la malsano povas flui suben el ĉielo. Kaŭzantoj de la influenco La malsanon kaŭzas la virusoj el la familio Orthomyxoviridae. Oni scias tri genrojn de la viruso: Orthomyxovirus A, Orthomyxovirus B, Orthomyxovirus C. La virusoj kapablas multipliĝi nur en vivantaj gastigantaj ĉeloj de birdoj kaj mambestoj. El tri konataj tipoj de la viruso (A, B, C) estas la plej danĝera la Orthomyxovirus A, kiu kaŭzas influencojn de homoj, porkoj, birdoj, ĉevaloj, balenoj, fokoj kaj lutreoloj. La Orthomyxovirus B atakas nur homojn. La Orthomyxovirus C atakas homojn kaj porkojn. Strukturo de influenca viruso La virusoj, kiuj estas primitivaj formoj de vivo, kapablas multipliĝi nur en vivantaj gastigantaj ĉeloj de bestoj aŭ plantoj, kies metabolismojn misuzas por siaj multiĝadoj. Ili estas parazitoj de ĉeloj. Infekta formo de la influenca viruso havas plej ofte globan formon. La globetoj mezuras nur nm (1 nm (nanometro) = m) (Bildo 1, malantaŭ la teksto). Ŝelo (tuniko) de la viruso konsistas de 8 proteinaj tavoloj (proteino M1) kaj du grasaj tavoloj. Protonaj kanaletoj (proteino M2) ebligas acidadon de enhavo de la virusa ŝelo. La virusa globeto enhavas 8 (ĉe la virusoj A kaj B) aŭ 7 (ĉe la viruso C) fragmentojn de ribonuklea acido (RNA). Sur ŝela surfaco estas du antigenoj: hemaglutinino (H) kaj neŭraminidazo (N). La hemaglutinino kapablas aglutini (arigi) ruĝajn sangajn ĉelojn (eritrocitojn). Oni scias 15 serologajn tipojn de hemaglutinino (H1-H15). La influenca viruso povas ataki nur tiun gastigantan ĉelon, kies surfaco havas strukturojn, al kiuj virusa hemaglutinino povas bindiĝi (receptorojn). La neŭraminidazo ebligas penetron de la viruso al surfaco de gastiganta ĉelo, ĉar ĝi solvas mukon, per kiu estas la gastiganta ĉelo kovrita. Oni scias 9 serologajn tipojn de neuraminidazo (N1-N9). En temperaturo 56 C la viruso estas detruita post 30 minutoj, sed kelkaj ŝtamoj nur post 90 minutoj. Temperaturo -70 C la viruson bone konzervas por longa tempo. En akvo la viruso kapablas transvivi 4 tagojn (22 C), sed ankaŭ 30 tagojn (0 C). En polvo la viruso estas infekta 14 tagojn. 1
2 Vivciklo de infuenca viruso Homo aŭ besto infektiĝas, se enspiras la viruson. Influenca viruso kapablas ataki nur la ĉelojn, sur kies surfaco situas chemiaj strukturoj (receptoroj), al kiuj la viruso kapablas bindiĝi. Ĉe mambestoj kaj plimulte da birdoj la viruso atakas nur la ĉelojn, kiu kovras mukozon de spirakanaloj. Sed en akvaj birdoj la viruso kapablas multipliĝi ankaŭ en intestaj ĉeloj. Tial akvaj birdoj ne ĉiam havas klinikajn simptomojn de la influenco, sed kapablas transmiti influencan viruson per siaj fekaĵoj. La viruso atakas gastigantan ĉelon, ĝia neŭraminidazo solvas surfacan mukon de la ĉelo kaj virusa hemaglutinino bindas la viruson al ĉelaj receptoroj. La viruso penetras la ĉelon. Protona kanaleto ebligas acidadon de enhavo de virusa ŝelo. Fragmentoj de RNA liberiĝas el sia ŝelo kaj penetras kernon de gastiganta ĉelo. Senŝeligita virusa RNA kondutas en la kerno kiel vera parazito. Ĝi donas al gastiganta ĉelo komandon: Kreu novajn influencajn virusojn! Tial tuta gastiganta ĉelo ekkreas novajn influencajn virusojn laŭ informo de la virusa RNA. Jam post 4 horoj novaj influencaj virusoj forlasas gastigantan ĉelon kaj la neŭraminidazo protektas ilin kontraŭ kungluado. Ŝeloj de novaj virusoj havas du grasajn tavolojn, kiuj devenas el membrano de gastiganta ĉelo. Penetrado de gastigantaj ĉelon kaj eliron de novaj virusoj ege ŝanĝas antigenan strukturon de la ĉelo. Imuna sistemo de organismo opinias, ke ĝiaj propraj ĉeloj (damaĝitaj per la virusoj), estas fremdaj por la organismo. Tial imuna sistemo neniigas damaĝitajn ĉelojn de sia propra organismo purigante spirkanalojn. Malsanulo tusas eltusante mukon kun damaĝitaj ĉeloj kaj la viruso. La tuso estas seka. Produktoj de disfalo de atakitaj ĉeloj estas venenaj. Tial la organismo suferas de alta febro, kiu estas unu el klinikaj simptomoj de la influenco. (Nazkataro ne estas simptomo de la influenco.) Tuta vivciklo daŭras nur 4 horojn. Tial la malsano ekestas rapide. Kiu ankoraŭ matene estis sana, tiu jam posttagmeze estas malsana, havas febron kaj volas kuŝi, ĉar doloras tuta korpo. Se la influenco ne estas komplikata, daŭras 8-10 tagojn. Sed origine virusan malsanon ofte komplikas bakterioj. Kiu transvivis la influencon, tiu havas en sia sanga sero antikorpojn kontraŭ virusa serotipu, kiu kaŭzis la malsanon. Ŝanĝoj de propraĵoj antigena ŝovo kaj antigena renverso Influencaj virusoj havas multe da subtipoj, kiuj ne imunigas unu kontraŭ la alia, tio signifas, ke se organismo (ekzemple birdo) transvivis influencon kaŭzatan de la subtipo H5N1, resaniĝis, havas en sia sero antikorpojn kontraŭ la serotipo H5N1 kaj nun estas imuna (protektata) kontraŭ la serotipo H5N1, ĝi povas malsaniĝi kaj eĉ morti de la influencoj kaŭzatan de la subtipoj H5N8 kaj H7N7, ĉar kontraŭ ili ĝi ne estas imuna. La virusoj de tempo al tempo ŝanĝas siajn propraĵojn. Antigena ŝovo estas mutacio de RNA. La ŝovo neniam ŝanĝas antigenajn strukturojn (antigenojn H kaj N) de la viruso. Pli malbona estas antigena renverso, kiu ŝanĝas antigenajn strukturojn (H, N). En unu gastiganta ĉelo renkontiĝas virusoj de du serotipoj kaj ili ŝanĝas siajn antigenoj. Rezulto estas ekesto de influencaj virusoj kun tute novaj antigenaj propraĵoj. Populacio neniam renkontiĝis kun tiu nova serotipo, ne estas kontraŭ ĝi imuna, tial facile ekestas influenca epidemio. Orthomyxovirus B ŝanĝas sian antigenan strukturon post 4-5 jaroj nur per la ŝovoj, neniam per la renversoj. Tre malbona propraĵo de influencaj virusoj estas ilia kapableco adaptiĝi al aliaj bestaj specioj. Ekzemple virusoj, kiuj kaŭzas influencojn de birdoj adaptiĝas al mambestoj. Birdaj kaj homaj influencaj virusoj atakas porkojn. LA PORKO ESTAS LA BESTO, EN KIU POVAS RENKONTIĜI 2
3 VIRUSOJ DE HOMOJ KAJ BIRDOJ, EN PORKO OFTE OKAZAS LA RENVERSO KAJ EKESTAS VIRUSOJ KUN NOVAJ ANTIGENAJ STRUKTUROJ (NOVAJ SEROTIPOJ). Influenco de birdoj (Bildoj 2 kaj 5) Birda influenco, kiu atakas galojn, meleagrojn, anasojn, anserojn kaj aliajn kortajn birdojn, estas kaŭzata de la serotipoj H5N1, H5N8, H7N7, kiuj kapablas kaŭzi severajn influencojn, kaj multe da aliaj serotipoj, kiuj kaŭzas nur moderajn influencojn. La malsanon transmitas migrantaj birdoj, precipe muta cigno (Cygnus olor) kaj kanta cigno (C. cygnus), kiuj vintre parte migras (kelkajel ili aŭtune forflugas en nordan Afrikon). Klinikaj simptomoj estas apatio, hirtiĝo, sento de malvarmeco, pli alta temperaturo (sed la temperaturo 42,5 C ĉe birdoj estas normala temperaturo), laksoj, malfacila spirado. La birdoj metas pli malmulte da ovoj, kiuj povas esti fontoj de la influenco. Se la influenco estas severa, eĉ pli ol 75 % da populacio povas elmorti. La birdoj, kiuj transvivas la malsanon, povas disvastigi la viruson. En fino de la jaro 2016 birda influenco (la serotipo H5N8) estis konfirmita en Aŭstrio, Germanio, Francio, Hungario, Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Slovakio. La 3-an de januaro 2017 birda influenco (H5N8) estis konfirmita en Ĉeĥa Respubliko (preskaŭ post 10 jaroj) en 3 lokoj. Viktimoj estis inter sovaĝaj akvaj birdoj (cignoj, anasoj) kaj kortaj birdoj. Ĝis nun (la 18-an de januaro 2017) en Ĉeĥa Respubliko oni trovis 8 fokusojn. Influenco de birdoj estas tre danĝera malsano, kiun oni ne devas kuraci. Ĝis nun bestkuracistoj de Ĉeĥa respubliko en ok fokusoj neniigis pli ol kortajn birdojn kaj multe da ovoj, ĉar ili devas preventi disvastiĝon al aliaj birdo. Bredantoj en defendaj zonoj ĉirkaŭ la fokusoj ne devas vendi birdojn, birdan viandon kaj ovojn, aranĝi ekspoziciojn de birdoj, konkursojn de poŝtaj kolomboj. Oni rekomendas al homoj ne tuŝi trovitajn mortajn birdojn. Influenco de porkoj (Bildo 3) Porkoj estas sentemaj al la serotipoj H1N1, H3N2 kaj H1N2. La porkoj estas sentemaj al humanaj kaj birdaj virusoj, tial en porkoj povas ekesti tute novaj serotipoj de la viruso. En la dua duono de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en eksa Ĉeĥoslovakio oni laŭ socialismaj planoj fondis grandporkejojn. Tiam okazis malsanoj de porkidoj, kiuj kaŭzis grandajn ekonomajn malprofitojn. En la jaro 1957 el malsanaj porkidoj de Měrotín estis izolita hemaglutinanta viruso Myxovirus infuenzae A suis, tipo H1N1, kiu nuntempe estas nomata A/sw/Měrotín/57 (sw = porka). Influenco de porkoj estas akuta malsano. Inkubacia periodo daŭras 1-3 tagojn. Ĉiuj porkoj povas malsaniĝi, sed se temas pri pura virusa infekcio, preskaŭ neniuj porkoj mortos. Malsanaj porkoj spontane resaniĝas dum tagoj. Klinikaj simptomoj estas alta febro (ĝis 41,5 C). La porkoj havante altan febron kuŝas unu sur la alia, ne volas vori, estas apatiaj, ne volas moviĝi kaj tusas. La tuso estas seka. El okuloj kaj nazo fluas fluidaĵo. Viruso la malsanoj komencigas, bakterioj finigas. Malsanaj porkoj spontane resaniĝas dum tagoj. Oni kreis multe da vakcinoj kontraŭ la influenco de porkoj, sed neniu el ili estas tre efika. 3
4 Influenco de ĉevaloj (Bildo 4) La malsano atakas ĉiujn ĉevalojn sendepende de aĝo, sekso kaj raso. Post inkubacia tempo (1-3 tagoj) oni observas lacigecon, apation. Alta temperaturo aperas rapide (38,5 41,5 C), daŭras 2-10 tagojn (iam eĉ pli longe). La ĉevaloj tusas, el nasoj elfluas muka fluidaĵo. La malsanuloj ne devas esti uzataj por laboro. Bakterioj povas la influencon kompliki kaŭzante bronĥitidojn kaj bronĥopneŭmoniojn. La malsano rapide disvastiĝas, tial la malsanuloj devas esti izolitaj de aliaj bestoj. La kaŭzanto kapablas ataki azenojn kaj hundojn. Prevento estas vakcinado. En la jaro 1956 kaŭzis en Ĉeĥoslovakio influencon de ĉevaloj la viruso kun serotipo H7N7. La malsanon disvastiĝis ĉevaloj alportitaj el Germanio. En la jaro 1989 kaŭzis en Ĉinio severan influencon birda viruso H3N8. Oni fabrikas inaktivatan vakcinon (kun morta viruso) kontraŭ la influenco de ĉevaloj. Transportotaj ĉevaloj devas havi bestkuracistan ateston, en kiu bestkuracisto konfirmis, ke la ĉevaloj devenas el farmo, en kiu 6 monatojn ne okazis la influenco de ĉevaloj kaj la ĉevaloj estis vakcinitaj kontraŭ la influenco de ĉevaloj. Influencoj de fokoj kaj balenoj Influencaj virusoj estas rezistaj kontraŭ akvo. La influencon transmitas akvaj birdoj (Bildoj 2 kaj 5) kies fekaĵoj enhavas grandan amason de la viruso. Tial maraj mambestoj fokoj kaj balenoj povas esti infektitaj per birdaj virusoj, kiuj kaŭzas severajn inflencojn kun pneŭmonioj. Fokoj (Bildo 6) malsaniĝis de influencoj kaŭzataj per virusoj kun serotipoj H3N3, H3N8, H4N5, H7N7. Balenoj (Bildo 7) suferas de birdaj virusoj kun serotipoj H1N3 kaj H13N2, kiun kaŭzas hemoragiojn de pulmoj. Influencoj de lutreoloj (Bildo 8) Lutreolo (Lutreola lutreola) estas sentema al influencaj virusoj kun H4, H7, H10. En la jaro 1994 en Svedio kaŭzis severan influencon la viruso kun serotipo H10N7 (birda viruso). Situacio en neeŭropa, usona lutreola specio (Lutreola vison), kiun fanatikaj protektantoj de bestoj kontraŭleĝe liberigis el kaĝoj kaj kiu damaĝas nian naturon, ne estas sciata. Influencoj de homoj Homo estas sentema al H1, H2,H3, N1, N2 (N8). Priskriboj de antikvaj kaj mezepokaj aŭtoroj ne estas fidindaj. Hippokrates ( ) priskribis epidemion de la influenco en Ateno (412 antaŭ Kristo), kiu daŭris ok tagojn. Oni opinias, ke granda epidemio en Bohemio okazis en la jaro Pli precizaj priskriboj devenas de mezepokaj aŭtoroj el la 16-a jarcento. En la jaro 1510 afrika epidemio kaj en la jaro 1580 azia epidemioj disvastiĝis en Eŭropon. En la jaro 1891 Robert Pfeiffer ( ), trovis, en sango de malsanuloj bakteriojn, pri kiuj li opiniis, ke ili kaŭzas influencon. La bakterio Haemophilus influenzae povas kompliki la influencon, sed neniam ĝin kaŭzas. Vera kaŭzanto estas milfoje pli malgranda! 4
5 Danke al angla kuracisto Wilson Smith ( ), kiu uzadis elektronan mikroskopon, ni scias, ke vera kaŭzanto de influenco estas viruso el la familio Orthomyxoviridae. Bakteriologaj filtroj ne kapablas forfiltri virusojn el materialo, ĉar la virusoj estas milfoje pli malgrandaj ol bakterioj. La unuan ateston, ke la influencon kaŭzas viruso, prezentis Shope, kiu en la jaro 1930 infektiĝis porkon per filtrita materialo, kiu devenis el alia malsana porko. En la jaro 1932 Smith infektiĝis ĉasputoron (Mustela putorius furo) per filtrata materialo el homo. En la jaro 1940 Burnet kapablis kultivi la viruson en kokidaj embrioj. En la jaro 1941 Hirst montris prezenton de hemaglutinino ĉe la viruso. El 12 pandemioj de influenco, kiuj okazis dum lastaj 400 jaroj, 11 komenciĝis en Ĉinio. Kial? Situacio, en kiu ega amaso da homoj loĝas proksime birdoj kaj porkoj, ebligas ekesto de novaj serotipoj de virusoj. Jen konciza listo de influencaj epidemioj: H2N2; H3N8; hispana influenco H1N1 (en Bohemio kaj Moravio pli ol mortintoj); la epidemio devenis el Ĉinio, ĉinaj elmigrintoj en Usono infektigis usonajn soldatojn, kiuj estis sendotaj en Eŭropon; amaskomunikiloj de batalantaj landoj pri la influenco intence ne informis; nur neŭtrala Hispanio informis (tial oni parolis pri hispana influenco ); la viruso atakis junajn homojn kaj kaŭzis severajn pneŭmoniojn; 1957 azia influenco - H2N2; 1968 hongkonga infuenco H3N2; rusa influenco H3N2, H1N1; 1993 nederlanda influenco H3N2 (porka viruso) patro infektiĝis de porkoj, du infanoj infektiĝis de patro; 1995 brita influenco H7N7 (anasa viruso) 1 malsanulo; hongkonga infuenco- H5N1 (birda viruso) 18 malsanuloj, el kiuj 6 mortis; hongkonga infuenco - H9N2 (birda viruso) 2 malsanuloj, neniu mortis. Dum epidemioj en Ĉeĥa Respubliko en la jaroj kaj troviĝis du serotipoj (H1N1, H3N2) kune. La 6-an de januaro 2017 estis konfirmita epidemio kaŭzata de la serotipo H3N2, kiu daŭras ĝis nun. Medikamentoj kontraŭ influenco La viruso estas tute rezista kontraŭ klasikaj antibiotikoj (penicilino, streptomicino), sed la antibiotikoj estas efikaj kontraŭ bakterioj, kiuj komplikas la influencon. Tial kuracistoj ilin preskribas al malsanuloj. Aĥila tendeno de la viruso estas ĝia penetrado de gastiganta ĉelo. Specialaj kontraŭvirusaj medikamentoj aŭ blokas virusan neŭramidazon (olsetamiviro, konata kiel Tamiflu, zanamiviro, konata kiel Relenza) aŭ protonajn kanaletojn, kiujn povus starti senŝeligadon de la viruso en gastiganta ĉelo (amantadino, rimantadino) (Bildo 1). 5
6 Prevento Dum influenca epidemio homoj devas bone dormi kaj manĝi, ofte trinki, kaj precipe eviti kontaktojn kun malsanaj homoj. Efika prevento de la influenco estas vakcinado. La aŭtoro jam kelkajn jarojn estadas regule vakcinita kaj de la influenco ne suferadas. Rekomendita literaturo FABIÁNOVÁ, K. (2009): Mexická (prasečí) chřipka základní informace. /prevence/praseci-chripka. HAVLÍČKOVÁ, M. & NAGY, A. (2012): Komentář k úmrtí tuleňů na chřipku subtypu A/H3N8. HAVLÍK, J. & BERAN, J. (2002): Chřipka. Klinický obraz, prevence a léčba. 1-a eld. Praha, Maxdorf, 147 paĝoj. HORA-HOŘEJŠ, P. & VOLNÝ, Z. ( (2016): Toulky českou minulostí. 14-a volumo, 1-a eld. Praha, Via Facti, 239 paĝoj. KARGER-DECKER, B. (1977): Neviditelní nepřátelé. 1-a eld., Prago, Orbis, 256 paĝoj. LU, L., BROWN, A.J.L & LYCETT, S.J. ( (2017): Quantifying predictors for the spatial diffusion of avian influenza virus in China. BMC Evolutionary Biology (2017) 17:16, DOI /s MENŠÍK, J. (1986): Orthomyxoviridae, paĝoj In: VRTIAK, O.J., HEJLÍČEK, K. k.a. (Ed.): Špeciálna epizootológia 2. Vírusové, rickettsiové a chlamýdiové choroby. 3-a eld. Bratislava, Príroda, 563 paĝoj. MENŠÍK, J. (1986): Chřipka prasat, paĝoj In: VRTIAK, O.J., HEJLÍČEK, K. k.a. (Ed.): Špeciálna epizootológia 2. Vírusové, rickettsiové a chlamýdiové choroby. 3-a eld. Bratislava, Príroda, 563 paĝoj. MENŠÍK, J. (1986): Chřipka koní, paĝoj In: VRTIAK, O.J., HEJLÍČEK, K. k.a. (Ed.): Špeciálna epizootológia 2. Vírusové, rickettsiové a chlamýdiové choroby. 3-a eld. Bratislava, Príroda, 563 paĝoj. PLUHAŘ, Z. (2009): Chemický slovník esperantsko-český a česko-esperantský/ĥemia Vortaro Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta. 1-a eld., Dobřichovice, Kava-Pech, 201 paĝoj. POSPÍŠIL, Z., LÁNY, P., ZENDULKOVÁ, D. & ROSENBERGOVÁ, K. (2014): Chřipka prasat z pohledu veterinárního lékaře. 1-a eld., Brno, Veterinární a farmaceutická univerzita Brno, Fakulta veterinárního lékařství, Ústav infekčních chorob a epizootologie, 25 paĝoj. SAROYAN, W. (1981): Jak Jim Patros zápasil se smrtí, paĝoj In: THIELE, V. (ed.): Léto na krásném bílém koni, Prago, Práce, 261 paĝoj. ŜTATA BESTKURACISTA ADMINISTRARO DE ĈEĤA RESPUBLIKO (2017): Vysocepatogenní aviární influenza v ČR: aktuální informace ke dni VRTIAK, O.J. (1986): Chrípka vtákov, paĝoj In: VRTIAK, O.J., HEJLÍČEK, K. k.a. (Ed.): Špeciálna epizootológia 2. Vírusové, rickettsiové a chlamýdiové choroby. 3-a eld. Bratislava, Príroda, 563 paĝoj. 6
7 7
8 8
Moluskoj. Oldřich Arnošt Fischer
Moluskoj Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, la 21-an de oktobro 2015 Enkonduko Fileo moluskoj (Mollusca) enhavas multe da specioj, pli ol 130 000. En
Čeština. Esperanto. Prof. Reinhard Selten Nositel Nobelovy ceny za ekonomiku 1994 interview provedl Rainer Kurz
Esperanto Prof. Reinhard Selten Nobelpremiito por ekonomio 1994 intervjuata de Rainer Kurz Ni troviĝas en Bonn, universitata urbo en Germanio. Sur la kampo de ekonomio la universitato de Bonn estas inter
Chřipka prasat z pohledu veterinárního lékaře
Chřipka prasat z pohledu veterinárního lékaře Pospíšil Z., Lány P., Zendulková D., Rosenbergová K. Ústav infekčních chorob a epizootologie Fakulta veterinárního lékařství VFU Brno Původce influenzy Orthomyxoviry
Trompado (phishing) Kio estas phishing? MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014
Trompado (phishing) MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014 Kio estas phishing? Elparolu fiŝing Derivita el la angla vorto fishing = fiŝkaptado Speco de trompado Celo: akiri personajn datumojn por misusi ilin 1
Jezuitoj. Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro Oldřich Arnošt Fischer
Jezuitoj Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro 2016 Enkonduko Kiam mi dum socialismo estis lernanto de baza lernejo
Na filmovém večeru 17. prosince budeme promítat tři filmy v esperantské verzí: 2 z NDR a nejnovější film fy FIAT.
B U L T E N O de Esperantista Klubo de PKO, Loka Grupo de ĈEA =====================Mečová 5, 658 78 B r n o=================== 1974 Novembro N-ro 6 /110/ === Josef Vondroušek 70jara. Apenaŭ oni povas kredi
1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
A-PDF MERGER DEMO N-ro 1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Israela Esperantisto alportis interesan informon: mondfama Praga knabo estis esperantisto Starto organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4-
Jan Blahoslav Enkonduko Kio estas humanismo? Kio estas la Moravia Kunfrataro? Politika situacio en la 16-a jarcento
Jan Blahoslav Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 11-an de decembro 2013 Enkonduko Jan Blahoslav (1523-1571), episkopo de Moravia Kunfrataro (alie Unuiĝo de Fratoj), estis
Esperanto-Brno. Lando, kiu neestante estas. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego
Esperanto-Brno Esperanto-Brno - Kluba prelego 25.4.2012 Lando, kiu neestante estas Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 25-an de aprilo 2012 Fama prelego pri Moravio kaj moravia
4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
A-PDF MERGER DEMO N-ro 4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Foto: Tamara Šenkyříková La 12-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la 85-a datreveno de Esperanto-Klubo en Přerov Přerov 3.-5. 10.
Chřipka jako zoonóza
Chřipka jako zoonóza Doc. MVDr. Petr Lány, Ph.D. Prof. MVDr. Zdeněk Pospíšil, DrSc. Doc. MVDr. Dagmar Zendulková, CSc. Mgr. Kateřina Rosenbergová Ústav infekčních chorob a epizootologie Fakulta veterinárního
Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo
Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo Oldřich Arnošt Fischer Gabriella Stier Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 13-an de majo 2015 Antikva kaj glora pola urbo Vroclavo, estis
PŘÍBĚHY SŇATKOVÉHO PODVODNÍKA To teda je pravda, pravil detektiv Holub a skromně odkašlal. My na policii nemáme rádi nějaké extra a nebývalé případy; my taky nemáme rádi nové lidi. Takový starý, osvědčený
Fatální forma influenzy drůbeţe v chovu krůt
Fatální forma influenzy drůbeţe v chovu krůt Doc. MVDr. Petr Lány, Ph.D. Mgr. Kateřina Rosenbergová Ústav infekčních chorob a epizootologie MVDr. Miša Škorič, Ph.D. Ústav patologické morfologie Fakulta
Přihláška Motivační dopis
- Úvod Vážený pane, Formální, příjemce muž, jméno neznámé Vážená paní, Formální, příjemce žena, jméno neznámé Vážený pane / Vážená paní, Formální, jméno a pohlaví příjemce neznámé Estimata sinjoro, Estimata
A-PDF MERGER DEMO. N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
A-PDF MERGER DEMO N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Starto organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4- foje jare. Abono 10 eŭroj (+ 3 eŭroj aerpoŝte), rete Starto: malovec@volny.cz, rete ĈEA: cea.polnicky@quick.cz
Esperanto-Brno. Profesoro Venceslao Dyk, la parazitologo. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego
Esperanto-Brno Esperanto-Brno - Kluba prelego 23.5.2012 Profesoro Venceslao Dyk, la parazitologo Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 23-an de majo 2012 La 29-an de februaro
Application Reference Letter
- Opening Estimata sinjoro, Formal, male recipient, name unknown Estimata sinjorino, Formal, female recipient, name unknown Estimata sinjoro/sinjorino, Formal, recipient name and gender unknown Vážený
Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008
A-PDF MERGER DEMO Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008 ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Muzeum esperanta ve Svitavách Esperanto-Muzeo en Svitavy Slavnostně otevřeno 20. září 2008 Inaŭgurita la 20-an
DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2013 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2013 (23) ISSN 1803-8387 Numero 4 (92) Bibliaj
DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo
1991 2015 2 5 INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA Katolika Sekcio de ĈEA DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo 1991-2015 25 jaroj de DIO BENU Jaro 2015
Liike-elämä Sähköposti
- Aloitus Esperanto Tšekki Estimata Sinjoro Prezidanto, Vážený pane prezidente, Erittäin virallinen, vastaanottajalla arvonimi jota käytetään nimen sijasta Estimata sinjoro, Virallinen, vastaanottaja mies,
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) 8. 4. 2015. Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) 8. 4. 2015 Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum 19. prosince 2014 Český rozhlas Plus věnoval svůj pravidelný
GRAVA EVENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO - KANONIZADO DE DU PAPOJ - JOHANO LA DUDEKTRIA KAJ JOHANO PAŬLO LA DUA
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2014 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2014 (24) ISSN 1803-8387 Numero 2 (94) GRAVA
Jaro 2010 (20) Numero 1 (77)
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2010 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2010 (20) Numero 1 (77) KRISTNASKO 2009 SUR
Co z nás udělá jeden kvádr
Oběžník č 13 červenec 1951 Zvláštní Rožnovské číslo. Oběžník je vydáván nepravidelně - dle potřeby. Zasíláme jej všem zájemcům zdarma a je n e p r o d e j n ý! Vydává Osvětová Beseda při JNV v Opavě -
DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo
1991 2015 2 5 INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA Katolika Sekcio de ĈEA DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo 1991-2015 25 jaroj de DIO BENU Jaro 2015
Tagiĝo 10. Al regionaj delegitoj!
Tagiĝo 10 Neregula cirkulero de Esperanto-Junularo en ĈRS. Eldonas Osvětová beseda, záj. kr. Esperanto, Opava Al regionaj delegitoj! La tempo sufiĉe progresis, proksimiĝas jam la fino de laborjaro kaj
bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno 3/1994 PERIODIKUM ESPERANTSKÝCH KLUBŮ V PRAZE A V BRNĚ
bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno 3/1994 PERIODIKUM ESPERANTSKÝCH KLUBŮ V PRAZE A V BRNĚ 67. světový kongres esperantistů sdružených v SAT se konal ve dnech 16. až 23. července 1994 ve Strážnici.
APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO
APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO Doksy 18. VII. 1948 Antonín Slanina Vítáme Vás! Přijeli jste do Doks, obyste se naučili esperantu. Svému
v ú d o l í M o r a v i c e v d o b ě o d = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =
Tagiĝo 1617 Neregula cirkulero de EsperantoJunularo en ĈRS. Eldonas Dům osvěty, zájmový kroužek Esperanto, Opava 194/IIIIV, adr.: Kuzník, J. Rooseveltova 18, Opava Ni amu malhelpojn kaj obstine iru por
Biblio de Kralice. Oldřich Arnošt Fischer
Biblio de Kralice Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 20-an de junio 2018 kaj Ekumena Esperantista Kongreso en Poděbrady (aŭgusto 2018) Se vi volus traduki kaj eldoni signifan
Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2017 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN 1803-8387 DU
Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2009 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO N u m e r o 1 5 O S V Ě T O V Ý Ú S T A V V P R A Z E Aprilo 1 9 6 4 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) 9. 4. 2018 Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s Ilustrace z programu Národního
Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2009 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo
Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2018 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN 1803-8387 TRADICIA
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214)
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214) 28. 10. 2018 Sukceso de Eva Pechová en Parizo Foto: www.poesie-en-liberte.fr Studentino Eva Pechová de la praga
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) 22. 3. 2017 La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio La 18-an de februaro 2017 E-mental oficiale prezentis novan
Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo beatproklamo de la Papo Johano Paŭlo la Dua
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2011 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo 2011
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213)
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213) 14. 6. 2018 20 jaroj de E-mental La 5-an de majo 2018 pasis 20 jaroj ekde la fondiĝo de la klubo E-mental. E-mentalanoj
Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE GASTIGIS LA 63-AN KONGRESON DE I.K.U.E. EN ĜIA CENTJARA JUBILEO
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2010 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE
bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno
bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno 2 1995 Periodický zpravodaj esperantských klubů V knize o Národním umělci Karlu Hogerovi "Faustovské srdce Karla Hogera", kterou k vydání připravili Eva Högerová,
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. R oč ník Ja r kole kt o. Čí slo
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO R oč ník Ja r kole kt o Čí slo 2 (22) N u mer o O S V E T O V Ý Ú STAV V PRA ZE Sr p e n Aijgusto 1966 ı ĈIU HONESTA
BULTENO de Esperantista Klubo de PKO, Mečová 5, B r n o ========================================================== 1973 Marto N-ro 1 /101/
BULTENO de Esperantista Klubo de PKO, Mečová 5, B r n o ========================================================== 1973 Marto N-ro 1 /101/ 2. sjezd ČES se blíží.- 20.23. dubna se v Ostravě koná druhý sjezd
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO N u m e r o 2 ( 1 8) O S V Ě T O V Ý Ú S T A V V P R A Z E Septembro 1 9 6 5 ZE ZASEDÁNÍ ČSEV V PŘEROVĚ Čs. esperantský
A F O R I S M Y AFORISMOJ de
A F O R I S M Y AFORISMOJ de Jan SOBOTKA s překladem Jindřišky Drahotové do esperanta kun traduko de Jindřiška Drahotová - JoDo Jan Sobotka nar. 11.1.1944 v Jičíně Vystudoval Filozofickou fakultu v Olomouci.
De la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014, Bartošovice kastelo Od 31. októbra do 20. novembra 2014, Bartošovice zámok
De la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014, Bartošovice kastelo Od 31. októbra do 20. novembra 2014, Bartošovice zámok Informoj por la aliĝintoj Elkoran dankon pro via aliĝo! Ni rekomendas al vi
B U L T E N O. de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně
Rok 2003/č. 2 B U L T E N O de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně 88. Světový kongres esperanta se letos uskuteční ve švédském Göteborgu ve dnech 26.7.- 2.8.2003 s hlavním tématem
DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo SUPERBA KATEDRALO DE SANKTA KARLO BOROMEO EN MILANO, ITALIO
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2011 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2011 (21) Numero 1 (81) SUPERBA KATEDRALO
b u l t e n o DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO * Periodický zpravodaj esperantských klubů
b u l t e n o DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO 2-1996 * Periodický zpravodaj esperantských klubů 81. světový kongres esperanta se konal ve dnech 20.-28. července v Kongresovém centru v Praze (dřívější
DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo
1991 2015 2 5 INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA Katolika Sekcio de ĈEA DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo 1991-2015 25 jaroj de DIO BENU Jaro 2015
ZPRÁVY INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA TOMBO
ZPRÁVY Č E S K O S L O V E N S K É H O E S P E R A N T S K É H O V Ý B O R U INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA
Karel Havlíček Borovský ( ) kontribuo al la 160-a datreveno de lia forpaso
Karel Havlíček Borovský (1821-1856) kontribuo al la 160-a datreveno de lia forpaso Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la 24-an de februaro
La 67-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (Zeblico, )
La 67-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (Zeblico, 7.-14.8.2017) Oldřich Arnošt Fischer kaj Gabriella Stier Prelego por Esperantista Klubo Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio,
DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV
90 DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ E 1923 2013 NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV Tvůrce esperanta Dr. Ludvík Lazar Zamenhof Kreinto de Esperanto D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof
LEGOLIBRETO VI. 2010
LEGOLIBRETO VI. por karaj amikoj, kun helpo de Milada Kolářová kaj Karel Votoček preparis el diversaj fontoj Jindřiška Drahotová drahotova@esperanto.cz 2010 1 Aǔguraĵo Mi dezirus esti lektoro de Esperanto,
B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO
B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO 3-1997 Periodický zpravodaj esperantských klubů v Praze a Brně 82. světový kongres esperanta proběhl v australské Adelaidě ve dnech 20,-27.7,1997
Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU
Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU ročník II. duben 1967 2. číslo El la enhavo: Forpaso de Julio Baghy IJES 1967 Aktuala dialogo Svaz, ano nebo ne TEJO kongreso 1967 El Esperanta
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2017 (211)
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2017 (211) 28. 11. 2017 25 let nakladatelství KAVA-PECH Foto: Luděk Neužil 13. listopadu 2017 se konala v sídle Jednoty
Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) Praga Esperanta monumento renovigita
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) 4. 12. 2014 Praga Esperanta monumento renovigita Volontuloj de nia klubo kaj de la klubo E-mental gviditaj de
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2017 (210)
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2017 (210) 15. 6. 2017 Dobytí Severního pólu v esperantu Pražští esperantisté 29. března 2017 slavnostně předali v prostorách
Paŭzo dum pilgrimado. sekvante la mallarĝan vojon al la monto-pinto, kunportante kun si siajn memorojn, bedaŭron, esperojn, timojn kaj kuraĝon...
Paŭzo dum pilgrimado Li vojaĝis jam sep tag-noktojn. For de la hejmo, for de la familio, de la tribo, de varmo kaj for de lia teurura situacio. Tamen, ne sendanĝera estis la vojaĝo. Soifo kaj varmego turmentis
Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt
- Einleitung Vážený pane, Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt Vážená paní, Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt Estimata sinjoro, Estimata sinjorino, Vážený pane / Vážená paní, Estimata
bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1991 (197)
bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1991 (197) Mezinárodni akademie San Marino (AIS) a Universita Karlova v Praze uzavřely dohodu o vzájemná spolupráci. Hlavním jednacím jazykem Česká pobočky AIS je
Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt
- Einleitung Estimata sinjoro, Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt Estimata sinjorino, Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt Vážený pane, Vážená paní, Estimata sinjoro/sinjorino, Vážený
Jaro 2018 (28) Numero 3 (111) ISSN VIZITO DE LA PREĜEJO DE SANKTA BARBARA EN KUTNÁ HORA
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2018 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2018 (28) Numero 3 (111) ISSN 1803-8387 VIZITO
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO Ročník X Číslo 1 (29) Osvětový ústav v Praze Květen 1968 NI SALUTIS LA NOVAN EPOKON Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato
1975 Novembro N-ro 5 /115/
B U L T E N O de Esperantista Klubo de KŠV BV, Loka Grupo de Ĉ E A =====================Leninova 34, 659 48 Brno====================== ==== tel. 570 21 ===== 1975 Novembro N-ro 5 /115/ "Začínáme v novém"
Oběžník č. 11 červen 1951
Oběžník č. 11 červen 1951 Oběžník je vydáván nepravidelně - dle potřeby. Zasíláme jej všem zájemcům zdarma a je neprodejný. Vydává Osvětová beseda při JNV v Opavě - zájmový kroužek Esperanto. Řídí: Kuzník
Velký slovník esperantsko - český,
Uživatelům a studujícím mezinárodního jazyka esperanto a češtiny, zejména všem zastáncům myšlenky jazykového zrovnoprávnění národů využíváním esperanta jako dorozumívacího mostu je zde předkládán k volnému
ZPRÁVY. Clara pacta boni amici! INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO Ročník IX Číslo 2-3 (26-27) Osvětový ústav v Praze Říjen 1967 Clara pacta boni amici! Laŭ la citita latina proverbo
Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha. Nova estraro elektita. Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201)
Bulteno de Esperantista Klubo en Praha Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201) 27. 5. 2014 Nova estraro elektita La 27-an de februaro nia klubo elektis sian novan estraron. Novaj komitatanoj
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2016 (208)
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2016 (208) 1. 12. 2016 La universalan kongreson en Nitra en julio 2016 partoprenis ankaŭ kelkaj niaj klubanoj kaj membroj
O b ě ž n í k č. 10 květen 1951
O b ě ž n í k č. 10 květen 1951 Oběžník je vydáván nepravidelně - dle potřeby. Zasíláme je všem zájemcům zdarma a je n e p r o d e j n ý! Vydává Osvětová Beseda při JNV v Opavě zájmový kroužek esperanta.
Tagiĝo 2. Cirkulero de l' Esperanto Junularo. Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava. Drazí přátelé!
Tagiĝo 2 Cirkulero de l' Esperanto Junularo Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava Drazí přátelé! Opava se znovu hlásí o slovo a především je to opavské Junularo. Není tomu dlouho, co
N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio
A-PDF MERGER DEMO N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio starantoj: Petr Chrdle, Věra Podhradská, Jana Melichárková, Vratislav Hirš, Pavel Polnický kaŭrantoj:
LA SANKTA BIBLIO. La Sankta Biblio. Malnova testamento. Kvina libro de Moseo Readmono INKO
La Sankta Biblio Malnova testamento Kvina libro de Moseo Readmono INKO 1 La Sankta Biblio MALNOVA TESTAMENTO Readmono Kvina libro de Moseo Aran is: Franko Luin ISBN 91-7303-019-8 inko@omnibus.se INKO SE-13542
Eduard Štorch kaj Antonín Zhoř
Eduard Štorch kaj Antonín Zhoř Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 4-an de novembro 2015 Enkoduko Instruistoj de nia lando ekde mezepoko apartenis al la plej edukitaj loĝantoj
Jaro 2009 (19) Numero 2 (74) REĜINO DE MAJO - LA VIRGULINO MARIA - SUB VIAN ŜIRMON NI RIFUĜAS
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2009 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2009 (19) Numero 2 (74) REĜINO DE MAJO -
A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
A-PDF MERGER DEMO N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Niaj gejunuloj dum la asocia konferenco en České Budějovice 22.-24. 9. 2006 Starto organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4- foje jare. Abono
Zpravodaj ročník III. 1/68
Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU ------------------------------------------------------------------------------------------------------ ročník III. 1/68 BUDE OPRAVDU HISTORICKÁ?
bulteno de Esperantista Klubo en Prago kaj Brno Periodický zpravodaj esperantských klubů
bulteno de Esperantista Klubo en Prago kaj Brno 1-1996 Periodický zpravodaj esperantských klubů Prezident Václav Havel přijal záštitu nad 81. Světovým kongresem esperanta Ve dnech 20. - 28. července 1996
DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo. Jaro 2016 (26) Numero 2 (102)
DIO BENU INTERNACIA KATOLIKA UNUIĜO ESPERANTISTA 2016 Katolika Sekcio de ĈEA Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo Jaro 2016 (26) Numero 2 (102) ISSN 1803-8387 LA
Konstitua kongreso en Brno
Konstitua kongreso en Brno Venontjare verŝajne okazos la asocia kongreso en nia urbo, ĉar ni festos la 50-an datrevenon de fondo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies konstitua kongreso okazis ĝuste en Brno,
14 a jaro Majo - Junio 2011
14 a jaro Majo - Junio 2011 Numeroj 5-6 Neniu estas tiom stulta preferi militon ol pacon, ĉar en paca tempo la filoj enterigas siajn patrojn, dum militatempe estas la patroj kiuj enterigas siajn filojn.
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO Ročník X Číslo 2 (30) Osvětový ústav v Praze Říjen 1968 Z ČESKOSLOVENSKÉNO ESPERANTSKÉNO VÝBORU Prohlašujeme, že
BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) =================================================================
BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) ================================================================= TASKO POR NIAJ LEGANTOJ: Kiu kuraĝos traduki ĉi poemon (eĉ fragmente) en Esperanton?
Učebnice je určena především návštěvníkům esperantských kurzů a samoukům. Učebnice esperanta na internetu: http://esperanto.czechian.
Theodor Kilian UČEBNICE ESPERANTA zmodernizovali Dieter Berndt a Miroslav Malovec (licenční ujednání) Obsah 7...UNUA LECIONO - PRVNÍ LEKCE (abeceda, specifické znaky, výslovnost, úvodní poznámky) 10...DUA
Bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1990/1 (190) SCIIGOJ
Bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1990/1 (190) ----------------------------------------------------------------------- SCIIGOJ Náměstek ministra školství mládeže a tělovýchovy doc. dr. Václav Šenkýř,
2/2005 (215) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
A-PDF MERGER DEMO N-ro 2/2005 (215) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Nova retejo de Lančov http://www.set-lancov.cz/ Starto organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4- foje jare. Abono 10 eŭroj (+ 2 eŭroj aerpoŝte),
Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2015 (205) Nové stanovy Svazu a úprava pobočných spolků
Bulteno de Esperantista Klubo en Prago Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2015 (205) 1. 12. 2015 Nové stanovy Svazu a úprava pobočných spolků Klub E-mental se v červnu účastnil charitativní Akce
SISTEMA ĤEMIA NOMENKLATURO EN ESPERANTO
SISTEMA ĤEMIA OMEKLATURO E ESPERATO KOCIZA EKODUKO Surbaze de la rekomendoj de ĤFTK-TC kaj de la rekomendoj de IUPAC prilaboris Zdeněk PLUHAŘ La 2-a versio (larĝigita) 2011 SISTEMA ĤEMIA OMEKLATURO E ESPERATO
bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1/1992 (199)
bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1/1992 (199) Pozoruhodný výrok ředitele Muzea J. A. Komenského v Přerově, dr. Hýbla v rozhlase jsme zaznamenali dne 17. ledna 1992: "Komenský je otcem myšlenky esperanta."
Esperantista REVUO POR ESPERANTO EN ĈEĤOSLOVAKIO
Esperantista REVUO POR ESPERANTO EN ĈEĤOSLOVAKIO Eldonas Esperanto-Asocio en ĈSR, Praha XIX, Uralské nám. 9 Redaktas dr. Stan. Kamarýt Doksy Loka grupo decidis ĉesigi sian ekzistadon la 31-an de decembro
A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO
A-PDF MERGER DEMO N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO Ĉeĥa Esperanto-Asocio konferencis en Polička 22-a / 24-a de septembro 2007 Starto organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 4- foje jare. Asocia
Necesas stimuli altan lingvonivelon
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Enhavo: Stimuli lingvonivelon, Seminario Skokovy, Šumperk - Velké Losiny, Umberto Eco, El la redakcio xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ĉu vi memoras tiun ĉi daton ?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Enhavo: L. L. Zamenhof, Konferenco ĈEA, Geedziĝo de Bruno, Etsuo Miyoshi, Eŭropa rendevuo, Kristnaska bondeziro xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
ZPRÁVY INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO
ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO Roč ník Jark Číslo (23-24) Numero 3-4 OSVETOVÝ Ú S TAV V PRAZE Prosinec PROSPERAN JARON 1967 AL SIAJ KUNLABORANTOJ