Enhavo: Interaktiva ekspozicio "Nia vojo"

Podobné dokumenty
4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Tagiĝo 10. Al regionaj delegitoj!

Čeština. Esperanto. Prof. Reinhard Selten Nositel Nobelovy ceny za ekonomiku 1994 interview provedl Rainer Kurz

1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Necesas stimuli altan lingvonivelon

Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum

Na filmovém večeru 17. prosince budeme promítat tři filmy v esperantské verzí: 2 z NDR a nejnovější film fy FIAT.

B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO

DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV

N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

rodná obec - naskiĝvilaĝo

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Přihláška Motivační dopis

Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo

Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 1/2017 (262) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Ĉu vi memoras tiun ĉi daton ?

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. R oč ník Ja r kole kt o. Čí slo

Trompado (phishing) Kio estas phishing? MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014

APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

La 4-a printempo en Dahlem-Baasem

b u l t e n o DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO * Periodický zpravodaj esperantských klubů

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo SUPERBA KATEDRALO DE SANKTA KARLO BOROMEO EN MILANO, ITALIO

BULTENO de Esperantista Klubo de PKO, Mečová 5, B r n o ========================================================== 1973 Marto N-ro 1 /101/

2/2014 (251) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Liike-elämä Sähköposti

14 a jaro Majo - Junio 2011

Paŭzo dum pilgrimado. sekvante la mallarĝan vojon al la monto-pinto, kunportante kun si siajn memorojn, bedaŭron, esperojn, timojn kaj kuraĝon...

Zpravodaj ročník III. 1/68

Konstitua kongreso en Brno

El la enhavo: ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Junaj esperantistoj ĉe la konferenco en Olomouc prezentas sian artan programon

Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo beatproklamo de la Papo Johano Paŭlo la Dua

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2019 (215) Eminenta gasto el la viena Esperanto-muzeo


Scházíme se po desáté!

2/2008 (227) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha. Nova estraro elektita. Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201)

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU

Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso

Oběžník č. 11 červen 1951

B U L T E N. de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně

Co z nás udělá jeden kvádr

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 4/2015 (257) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Tagiĝo 2. Cirkulero de l' Esperanto Junularo. Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava. Drazí přátelé!

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha

Z ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214)

Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213)

De la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014, Bartošovice kastelo Od 31. októbra do 20. novembra 2014, Bartošovice zámok

2/2005 (215) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

ZPRÁVY INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA TOMBO

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 2/91 (195)

ZPRÁVY. Clara pacta boni amici! INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

1/2009 (230) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Jezuitoj. Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro Oldřich Arnošt Fischer

ZPRÁVY INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) =================================================================

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

ZPRÁVY INFORMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

GRAVA EVENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO - KANONIZADO DE DU PAPOJ - JOHANO LA DUDEKTRIA KAJ JOHANO PAŬLO LA DUA

v ú d o l í M o r a v i c e v d o b ě o d = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =

La amsterdama katedro

Application Reference Letter

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,

Jaro 2010 (20) Numero 1 (77)

Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) Praga Esperanta monumento renovigita

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1991 (197)

Cestování Stravování. Stravování - U vchodu. Stravování - Objednání jídla

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s

Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE GASTIGIS LA 63-AN KONGRESON DE I.K.U.E. EN ĜIA CENTJARA JUBILEO

LA SANKTA BIBLIO. La Sankta Biblio. Malnova testamento. Kvina libro de Moseo Readmono INKO

Esperantista REVUO POR ESPERANTO EN ĈEĤOSLOVAKIO

Učebnice je určena především návštěvníkům esperantských kurzů a samoukům. Učebnice esperanta na internetu:

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2015 (204) Traduka printempo, leganta somero

O b ě ž n í k č. 10 květen 1951

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2015 (205) Nové stanovy Svazu a úprava pobočných spolků

Jaro 2018 (28) Numero 3 (111) ISSN VIZITO DE LA PREĜEJO DE SANKTA BARBARA EN KUTNÁ HORA

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU VŠEM PŘEDPLATITELŮM, ČTENÁŘŮM A PŘÍZNIVCŮM "ZPRAVODAJE"

INTERNACIA FERVOJISTO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2016 (208)

bulteno de Esperantista Klubo en Prago kaj Brno Periodický zpravodaj esperantských klubů

Eduard Štorch kaj Antonín Zhoř

bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio

Jaro 2009 (19) Numero 2 (74) REĜINO DE MAJO - LA VIRGULINO MARIA - SUB VIAN ŜIRMON NI RIFUĜAS

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2016 (206)

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Transkript:

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Enhavo: Eksp.: Nia vojo, E de Indonezio, Senobstaklaj trajnoj, E-instruado en Germanio, Skokovy, Šumperk, Litomyšl, El poŝto, Klubo E-mental xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Interaktiva ekspozicio "Nia vojo" Kiamaniere nevidantaj ludas pekseson (bildeta ludo), ĉu rulseĝuloj kapablas ludi basketbalon (korbopilkon), kiamaniere oni povas travivigi muzikon al gestolingvuloj? Jes, tio eblas! Danke al diversaj helpiloj, kiuj al homoj kun korpa, vida aŭ aŭda handikapo plifaciligas tiajn agadojn, por aliaj esence aŭtomate bagatelojn. Plimulto de la homoj eĉ imagi ne povas tiajn helpilojn, aŭ pri ilia ekzisto scias nenion. Ekde la 1-a de majo ĝis la 30-a de junio okazas en la Ekspoziciejo de Brno, pavilono H, certe interesa ekspozicio Nia vojo, kiu respondas al la pasintjara praga, ege sukcesa ekspozicio sub la titolo Mia vojo. Ne temas pri ordinara ekspozicio, kie oni ne rajtas ion tuŝi, sed male. Tie ĉi la vizitanto devas ĉion provi, ĉar temas pri mondo de eksentoj kaj la senco de la aranĝo estas ekkompreni, kiamaniere vivas handikapuloj ĉirkaŭ ni. Ne estas kaŭzo por subtaksado, forpuŝado de ili, eĉ ne por kompato. Ni nek timigos nek kortuŝos la vizitantojn. Sed ni intence translokos infanojn kaj plenkreskulojn en la konkretajn situaciojn de la vivo. diris manaĝerino de la ekspozicio Slávka Hocká. En la ekspozicio (foireja kampo) oni povos persone provi la uzadon de rulseĝo en diversaj vivmedioj, agadon sen eblo vidi aŭ aŭdi. En speciale

aranĝita loĝejo oni povas mem provi diversajn helpilojn por la ĉiutaga vivo de handikapulo. Laŭspirite, la ekspozicio Nia vojo celas forigi barierojn, kiujn inter la majoritata komunumo kaj homoj kun korpa, vida aŭ aŭda handikapo starigas nescio aŭ nekompreno. Mallongigis kaj tradukis Pavel Nechvíle La Esperanto de Indonezio En la Indonezia Arkipelago 240 000 000 da homoj uzas planlingvon, la lingvon Bahasa Indonesia. (Dum la lasta kunveno de nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo d-ro Georgo Nanovfszky - eks-ambasadoro de Hungario en Singapuro - parolis pri tiu ĉi lingvo.) Tiun ĉi lingvon oni povus nomi la Esperanto de Indonezio. Matene kaj vespere, hejme ĉiu loĝanto de Indonezio libere povas paroli sian gepatran, triban lingvon. Dumtage, laborante ili bone uzas la komunan lingvon, devige alproprigitan en la lernejo. Se la lingvopolitiko de Eŭropa Unio ne ŝanĝiĝos, iom post iom alvenos la tempo de la nur-angla Eŭropo, kie ĉiuj ne-angloj estos duarangaj, duaklasaj eŭropanoj, - kaj sekve duarangaj, duaklasaj homoj. Ĉu ni vere helpu tian evoluon? Ludoviko Molnár La nombro de senbare alireblaj trajnoj kreskas Ĉeĥaj Fervojoj ČD ekspluatas jam preskaŭ 600 vagonkombinaĵojn aŭ pasaĝervagonojn, facile alireblajn por patrinoj kun infanĉaretoj, por pasaĝeroj en rulseĝoj kaj aliaj handikapitaj pasaĝeroj. En la jaro 2013 la nombro de senobstakle alireblaj veturiloj kreskis pro novaj klimatizataj basplankaj vagonkombina- 2

ĵoj RegioPanter kaj RegioShark, kaj dank al tio kreskis ankaŭ la nombro de la senobstakle alireblaj trajnoj al 4 404. Ĉeĥaj Fervojoj disponas pri du bazaj grupoj de veturiloj, facile alireblaj ankaŭ por pasaĝeroj en rulseĝoj aŭ patrinoj kun infanĉaretoj. La unua grupo estas basplankaj vagonkombinaĵoj aŭ vagonoj, kiuj nombras pli ol 400. Por eniro kaj eliro ĉe tiuj veturiloj sufiĉas transiri nur kelkcentimetran spacon inter la moderna pasaĝerkajo kaj la planko de la veturilo. Dank al tio pasaĝero en rulseĝo eĉ ne bezonas helpon de trafikisto kaj ne devas antaŭanonci sian vojaĝon. Plia grupo de preskaŭ 200 veturiloj estas pasaĝervagonoj kun kutime alta planko, kaj en- kaj elvagonigon garantias moveblaj platformoj, kiuj estas aŭ parto de la vagono, aŭ troviĝas sur la pasaĝerkajo. Senobstakle alireblaj vagonoj ene estas ekipitaj per specialaj lokoj por meti rulseĝon de pasaĝero. Tiuj ĉi lokoj havas aŭ klapsidilojn por ceteraj pasaĝeroj, aŭ la sidlokoj estas tute forigitaj, por ke handikapulo en rulseĝo havu la bezonatan spacon por siaj movoj. En ĉi tiuj veturiloj estas ankaŭ senbare alireblaj necesejoj. Ĉeĥaj Fervojoj ČD daŭrigos la enkondukon de senobstakle alireblaj veturiloj en la jaro 2014, kiam estos entrafikigataj novaj trajnkompletoj Railjet sur la internacia linio Praha Brno Wien Graz kaj vagonkombinaĵoj RegioPanter en la Sudmoravia regiono. Jindřich Tomíšek Informoj pri oficiala instruado de Esperanto en lernejoj de Germanio de Zsofia Korody, Herzberg am Harz: Instruado de Esperanto en la baza lernejo okazas kadre de la oficiala "Tuttaga lernejo"- programo, 60 minutoj en unu semajno, post la regulaj lecionoj libere elektebla, sed poste devige vizitenda. La instruisto ricevas la 3

saman etan honorarion, kiel instruistoj de aliaj fakoj en la sama instrukadro, aprobita de la Edukministerio en Malsupra Saksio (Niedersachsen). Plua instruado de Esperanto en la gimnazio: posttagmeza fakrondo, libere elektebla, poste devige vizitenda. La instruisto instruas volontule (momente enkadre de Comenius-projekto). Mankas instruistoj, kiuj agus sammaniere kaj ofertus instruadon en la lernejo ĉu kontraŭ pago, ĉu volontule. Registrado de kursoj: ILEI ekde multaj jaroj alvokas gekolegojn, ke ili registru siajn kursojn, - gravas havi statistikojn, pruvilojn pri funkciantaj lernejaj, universitataj kursoj. Ni regule petas gekolegojn helpi pri tio kaj esperas, ke niaj alvokoj ne estos vanaj. Trejnado de E-instruantoj aŭ instruistoj eblas en la pola Poznaň kadre de Interlingvistikaj studoj. Intensa kursaro kaj metodika trejnado: En julio 2014: 2x1 semajno dum SEP (Semajnoj de Esperanto-Perfektigo) en Herzberg am Harz la Esperanto-urbo, okazos en la tagoj 19-a ĝis la 26-a de julio kaj la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2014. Zsófia Kóródy, ĉefkunlaboranto de ICH, vicprezidanto de ILEI Herzberg am Harz: zsofia.korody@esperanto.de S K O K O V Y La 39-a Lingva seminario kaj la 9-a Sabla printempo 12 18. 5.2014 4 Tra verda naturo kaj flavaj kampoj de kolzo ni alveturis al la pensiono ESPERO en la Ĉeĥa paradizo en la vilaĝo Skokovy, la 12-an de majo 2014. Ni ne estis multnombraj (27), ne tre junaj, sed kontentaj eĉ malgraŭ la iom nuba vetero. Ĉar estis inter ni la nederlandano Peter den Breems kun sia amikino la rusino Olga

kaj la hungarino Judith Kovacs, korespondantino de tri el niaj anoj, ne estis problemo de krokodilado, ni eĉ parolis per kvar lingvoj (germane, ruse, ĉeĥe kaj kompreneble Esperante). Ne ĉiuj venis por la tuta semajno, sed ĉiuj estis laboremaj kaj la komputiloj senĉese laboris. Eble niaj sonigitaj voĉoj restos por longa tempo memorataj danke al Pavla, Jan kaj Míra. La loko, kien ni revenadas, estas iel magia, eble pro tio, ke multaj jam ne povas tien reveni. La ideo de Zamenhof: kunigi la homojn estas tie vere forta. Kvar ĉeĥojn kaj eksterlandanojn akceptis la vicurbestro en Mnichovo Hradiště kaj ni povis viziti ankaŭ "Centron por libera tempo" en la nove rekonstruita domo. Tie diversaj asocioj povas senpage uzi ekipitajn ĉambrojn kaj la mastro estas bonvola kaj parolema. Kia rara okazo... Pri la venonta, t.e. jam la 40-a seminario ankoraŭ ne estis klare decidite. Jindřiška Drahotová La Esperanto-klubo en la moravia urbo Šumperk organizis sian regulan renkontiĝon, nunjare en la kuracloko Bludov. La 17- an de majo partoprenis ĝin preskaŭ 30 ĉeestantoj. Triono de ili ripozis unu horon en baseno kun kurac-akvo, la ceteraj babilis en kurackafejo. Post trarigardo de parko ni vizitis la kripton de la Žerotín-sinjoraro kaj la lokan preĝejon de sankta Georgo. Tie ni aŭskultis kantojn de la nepino de nia gvidanto Kvído. Post la tagmanĝo en la restoracio ni aŭdis novaĵojn de la ceteraj E- kluboj kaj tie ne povis manki la tradicia tombolo. Malbona vetero evitis nian antaŭtagmezan promenon, kvankam eĉ momentojn brilis la suno, sed poste la pluvo akompanis nin hejmen. Tamen la bonhumoro tenis nin la tutan tagon. Lenka Angelová 5

La klubo E-mental volas plibonigi sian gramatikan E-nivelon. En la privata kabano de ilia membrino en la vilaĝo Chocerady en lasta semajnfino de majo renkontiĝis preskaŭ du dekoj da membroj. Ili ne nur diligente studis ĉe la gvidado de Mirka Tomečková, sed ankaŭ ludis diversajn lingvajn ludojn, kiel pli malfacilajn por progresantoj, tiel ankaŭ simplajn por komencantoj. Por tio estis tre ŝatata la ludo "domeno". Por ke la lernado bone digestiĝu, ili rostis kolbasetojn sur la bivakfajro. Lenka Angelová En la bohemia-moravia limregiono okazis plia E-renkontiĝo en la urbo L I T O M Y Š L, kiu realiĝis la 26. 4. 2014 okaze de la malfermo de la kuraca sezono. Ni trarigardis la maŝinfabrikon Cimbria, kie oni produktas agrokulturajn maŝinojn. Ĉe la bona tagmanĝo ni aŭskultis novaĵojn el E-kluboj kaj inter ili estis por ni nova informo de la E-Klubo en Svitavy, kiu transprenis membrojn de la estintaj E-kluboj el Polička kaj Litomyšl. La antaŭaj funkciuloj jam ne povis estri la menciitajn klubojn. La nova adreso de ĉiuj tri kluboj estas Klubo de amikoj de Esperanto, Svitavy, Náměstí míru 1. 6

Posttagmeze ni enviciĝis al la urba festo. Ĉar la urbo Litomyšl ne riĉas per kuracaj fontoj, oni kuracas ĉi tie nur animojn per kulturaj travivaĵoj. La urbanoj estis vestitaj en roboj de pasintaj jarcentoj; historiaj veturiloj, bicikloj kaj infanĉaretoj promenis tra la urbo kaj inter koncertoj kaj pluaj prezentadoj ni gustumis lokajn kaj tradiciajn ĉeĥajn specialaĵojn. La belega vetero nur pligrandigis nian bonhumoron kaj kronis bele travivitan tagon. Lenka Angelová, tradukis Jarmila Rýznarová El alveninta poŝto: De s-anino Halina Kuropatnická el la pola Wroclaw venis E-lernolibro por poloj kaj du poemkolektoj de la aŭtorino: Verdaj aventuroj kaj Gutoj de renkontoj. La redakcio tre dankas. -------- S-anino H. Štruncová el Prago dankis pro la bondeziro okaze de ŝia naskiĝdatreveno kaj gratulis pro la artikolo pri la travivaĵoj el la dua mondmilito, kiu estas tre utila por tiuj, kiuj la terurojn de la milito ne travivis (Informilo 5/2014). --------- La korespondantino el urbo Pecs en Hungario skribis: Mi estis tre feliĉa pro tio, ke mi povis partopreni tiun seminarion. Miaj impresoj estas tre agrablaj, mi ekkonis multe da geesperantistoj el Ĉeĥio kaj min ĝojigas tiu sento, ke mi apartenas al "granda verda familio". Jes, ankaŭ mi estas "verda". La humoro de la homoj donis al mi pluan forton por plu lerni Es-peranton. Eĉ, Skokovy estas tre bela kursloko, kie mi tre bonfartis, la aero de tiu parto de Ĉeĥio estas saniga, kaj la montoj kaj rokoj... mi surgrimpis la monton. Tiu afero estas unika en mia vivo. La organizado de ĉi tiu seminario estis tre bona, la manĝaĵo ĉeĥa estis tre bongusta, kaj la ĉeĥa biero estas ege bongusta por mi kiel hungarino. Mi decidis viziti denove aŭtunan seminarion en Skokovy... Mi kore salutas ĉiujn ĉeĥajn geesperantistojn. Judith Kovacs La vivo de Andreo Cseh La libron de Ed Borsboom el Nederlando pri la Ĉe-metodo kaj pri ĝia aŭtoro Andreo Cseh tradukis en la ĉeĥan lingvon Jindřiška Drahotová sub la ĉeĥa titolo: "Život Andrea Cseha, pedagoga 20. století". (Kč 100,-) La am- 7

plek-san libron vi povas akiri rete sur la adreso www.bezvydavatele.cz en la sekcio "Literatura faktu". Sur tiu adreso vi trovos plurajn librojn originale verkitajn en Esperanto, sed tradukitajn al la ĉeĥa lingvo. red. F. V. L. Sufiĉe da jaroj pasis, ĝis ekvidis "la lumon de la mondo" svelta libreto pri la malriĉa ĉeĥa knabo, kiu jam de sia junaĝo iĝis lingva fenomeno. En sia 20-a jaraĝo li tiel scipovis Esperanton, ke li tradukis la Unuan lernolibron de Esperanto por ĉeĥoj. Pro politikaj problemoj li poste fuĝis al Brazílo, kie li ankaŭ iĝis la unua esperantisto de Brazilo. La libreton pri la vivo kaj verkaro de Francisko Valdomiro Lorenz (ĉeĥe: František Vladimír Lorenc), kiu konis 104 lingvojn inkluzive de multaj afrikaj idiomoj, kompilis ĉeĥlingve el multaj dokumentoj Jarmila Rýznarová. Interesatoj pri la libreto skribu al nia redakcio. (Kč 50,-) red. Trista anonco: La 3-an de junio 2014 mortis unu el la plej konataj ĉeĥaj esperantistoj Zdeněk Hršel (* 19.9.1928) Li estis filologo, bibliotekisto, esperantisto li iĝis jam en sia junaĝo en Hradec Králové; poste en la urbo Brno li multe laboris por E-movado. Honoron al lia memoro! red. INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941 SKYPE : jary_esperanto e-mail: aeh@esperanto-aeh.eu interreto: www.esperanto-aeh.eu Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol! Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný. La jarabono de Informilo 15. Kodo ĉe UEA : aehk-z La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj. 8