La 4-a printempo en Dahlem-Baasem

Podobné dokumenty
4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Čeština. Esperanto. Prof. Reinhard Selten Nositel Nobelovy ceny za ekonomiku 1994 interview provedl Rainer Kurz

Tagiĝo 10. Al regionaj delegitoj!

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum

Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008

Na filmovém večeru 17. prosince budeme promítat tři filmy v esperantské verzí: 2 z NDR a nejnovější film fy FIAT.

Přihláška Motivační dopis

Application Reference Letter

Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo

N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Ĉu vi memoras tiun ĉi daton ?

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV

Enhavo: Interaktiva ekspozicio "Nia vojo"

Necesas stimuli altan lingvonivelon

De la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014, Bartošovice kastelo Od 31. októbra do 20. novembra 2014, Bartošovice zámok

b u l t e n o DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO * Periodický zpravodaj esperantských klubů

Z ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU


2/2008 (227) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,

Oběžník č. 11 červen 1951

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

BULTENO de Esperantista Klubo de PKO, Mečová 5, B r n o ========================================================== 1973 Marto N-ro 1 /101/

B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO

Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214)

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha. Nova estraro elektita. Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201)

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. R oč ník Ja r kole kt o. Čí slo

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 1/2017 (262) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2019 (215) Eminenta gasto el la viena Esperanto-muzeo

Esperanto-Brno. Lando, kiu neestante estas. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego

Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) Praga Esperanta monumento renovigita

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

Prof. Gaston Waringhein, jeden z největších esperantských filologů, lexilogů, básníků a překladatelů se dožil let.

2/2014 (251) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213)

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha

ZPRÁVY. Clara pacta boni amici! INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

2/2005 (215) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Liike-elämä Sähköposti

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2015 (204) Traduka printempo, leganta somero

El la enhavo: ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Junaj esperantistoj ĉe la konferenco en Olomouc prezentas sian artan programon

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 4/2015 (257) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE GASTIGIS LA 63-AN KONGRESON DE I.K.U.E. EN ĜIA CENTJARA JUBILEO

Co z nás udělá jeden kvádr

rodná obec - naskiĝvilaĝo

GRAVA EVENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO - KANONIZADO DE DU PAPOJ - JOHANO LA DUDEKTRIA KAJ JOHANO PAŬLO LA DUA

ZPRÁVY INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA TOMBO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

14 a jaro Majo - Junio 2011

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo SUPERBA KATEDRALO DE SANKTA KARLO BOROMEO EN MILANO, ITALIO

Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo beatproklamo de la Papo Johano Paŭlo la Dua

Konstitua kongreso en Brno

B U L T E N. de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně

Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso

La 67-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (Zeblico, )

LA SANKTA BIBLIO. La Sankta Biblio. Malnova testamento. Kvina libro de Moseo Readmono INKO

Tagiĝo 2. Cirkulero de l' Esperanto Junularo. Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava. Drazí přátelé!

Jaro 2018 (28) Numero 3 (111) ISSN VIZITO DE LA PREĜEJO DE SANKTA BARBARA EN KUTNÁ HORA

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

Scházíme se po desáté!

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

v ú d o l í M o r a v i c e v d o b ě o d = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =

Jan Blahoslav Enkonduko Kio estas humanismo? Kio estas la Moravia Kunfrataro? Politika situacio en la 16-a jarcento

INTERNACIA FERVOJISTO

Trompado (phishing) Kio estas phishing? MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1991 (197)

ZPRÁVY INFORMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2016 (206)

Jaro 2010 (20) Numero 1 (77)

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU VŠEM PŘEDPLATITELŮM, ČTENÁŘŮM A PŘÍZNIVCŮM "ZPRAVODAJE"

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno

Karel Havlíček Borovský ( ) kontribuo al la 160-a datreveno de lia forpaso

BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) =================================================================

La amsterdama katedro

Učebnice je určena především návštěvníkům esperantských kurzů a samoukům. Učebnice esperanta na internetu:

1/2009 (230) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s

Zpravodaj ročník III. 1/68

1975 Novembro N-ro 5 /115/

Jezuitoj. Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro Oldřich Arnošt Fischer

Paŭzo dum pilgrimado. sekvante la mallarĝan vojon al la monto-pinto, kunportante kun si siajn memorojn, bedaŭron, esperojn, timojn kaj kuraĝon...

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2017 (211)

Eduard Štorch kaj Antonín Zhoř

bulteno de Esperantista Klubo en Prago 3/1993 de Esperantista Klubo en Brno 2/1993 (204)

Klub esperantistů v Praze se nyní schází každé úterý v ZK Strojexport, palác Fénis, Václavské nám. 56. Vchod pasáží ke kinu Blaník.

Transkript:

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Enhavo: Dahlen-Baasem, 37-a Skokovy, 100-jara esperantisto, 98-jara membrino de AEH, Interesa monumento Lipnice, Falo de la Romana imperio, Invito al Greziljono. xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx La 4-a printempo en Dahlem-Baasem 30.3. 6.4. 2013 La Paska semajno organizita de EsperantoLand sub la gvido de la samideano Lu Wunsch-Rolshoven okazis fine de marto kaj komence de aprilo en Dahlem-Baasen meze de la Eifelregiono en Germanio. Partoprenis ĝin malgranda grupo de 12 geesperantistoj el Belgio, Francio kaj Germanio. Ni povis pli bone konatiĝi kaj ĝui agrablajn tagojn en la neĝkovrita pejzaĝo. La feria domo troviĝas en iom izolita loko duonĉirkaŭata de arbaro. Ĝi posedas ĉion por bona komforto de la uzantoj, eĉ naĝejon. La ĉiutagaj manĝoj estis abundaj kaj bongustaj. Por festi Paskon, ne mankis ĉokoladaj kaj koloraj ovoj kaj eĉ bongusta ŝafidforma kuko. De la manĝejo videblis la vilaĝo Baasem. Ni aŭskultis prelegojn kaj ĝuis bildprezentadojn pri vojaĝoj prezentitaj de la partoprenantoj. Marcel Delforge rakontis pri sia vojaĝo per Transsiberia

trajno survoje al la Azia kongreso en Mongolio kaj pri interesa ŝipado kaj navigado tra la Danuba Delto en Rumanio. Oni spektis tri filmetojn, kiuj gajnis konkurson rilate al Esperanto. Tre interesa estis filmo pri Sumatro de Jean François Cousineau dum lia vojaĝo tra tiu ekzotika lando. Liba kaj Floreal Gabalda prezentis filmojn pri Venezuelo kaj ties folklora vilaĝfesto. Ni piedpromenis en la proksima ĉirkaŭaĵo, vizitis la urbeton Kronenburg kaj promenis laŭlonge de ĝia lago. En Bad Münstereifel ni admiris la historian centron kaj plu-ekzistantajn fortikaĵojn. Ĝi apartenas al la plej bone konservitaj mezepokaj urboj en Rejnlando. Ravis nin la pitoreska urbo Monchau, situanta en rokeca valo de la okcidenta parto de la Eifelregiono en la proksimeco de la belga limo. Marcel vespere rakontis pri aventuroj de Michel Schmitz kaj la gastejo Baraque Michel, kiu rilatas al tiu regiono. En la urbeto Nettersheim ni vizitis la naturcentron kaj ties ekspozicion pri la naturo kaj historio de la regiono kaj poste ni promenis en la ĉirkaŭaĵo. Revene ni haltis por admiri la kastelon Schmidtheim. En ĉiuj vizitataj urboj ni post la promenado kafumis kaj teumis dum agrabla babilado. Por viziti la urbon Kolonjo ni veturis trajne. La stacidomo troviĝas en la apudeco de la mondfama katedralo. Promenante ni vizitis la urbodomon, Mikwe la judajn ritajn banojn, parfumejon, ĉokolad- kaj mustardmuzeojn. Ĉiumatene ni konversaciis kaj pridiskutis diversajn temojn: pri paskokutimoj kaj simboloj (ovoj, leporo, sonoriloj), pri diversaj E-aranĝoj en Germanio, Francio kaj aliloke. Oni povis enrigardi fotoalbumojn kun raportoj pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn mi alportis. Aliaj temoj estis malfacilaĵoj kaj lingvoproblemoj. Ne mankis amuzaj ludoj kaj iom da dancado. Vizitis nin du esperantistoj loĝantaj en la regiono. Lu Wunch- Rolshoven prelegis pri klimatgasa kompensado: (kompensado de produk- 2

titaj forcej-efikaj gasoj), ŝparo de energio, uzado de vojaĝrimedoj, varmigado, aĉetado-konsumado, alternativa energio (suno, vento...). Ĉe la fino ni esprimis opiniojn pri la semajno. Resume ni povas diri, ke ĝi bone disvolviĝis kaj ni pasigis tre agrablan Pasko-tempon en la bela pejzaĝo de la Eifel-montaro, malgraŭ la malvarma vintra kaj neĝa vetero. Espereble venontjare la printempo venos ĝustatempe por plene ĝui la vekiĝantan naturon kaj sunplenajn tagojn. La 37-a seminario en Skokovy de la 15-a de aprilo ĝis la 21-a aprilo 2013 3 Liba Gabalda Post longa vintro ĉe alveno de suna vetero okazis la 37-a lingva seminario en la Ĉeĥa paradizo en la pensiono Espero. Venis homoj el diversaj partoj de Ĉeĥio kaj ankaŭ unu sveda esperantisto. La seminario estis ligita kun Sabla printempo, kiu okazis ĉe la fino de la semajno. Kelkaj partoprenantoj venis nur por kelkaj tagoj, eĉ estis tiaj, kiuj venis nur por kelkaj horoj. Entute venis 37 homoj, inkluzive de Pepino agrabla dek-unujara knabo, ŝajne ĝuanta nian medion. (Sed sur la foto nur parto de la ĉeestantoj). Ne mankis la ĉiumatena gimnastikado, kaj post la matenmanĝo instruado en du grupoj. Posttagmeze sekvis ekskursoj en la naturon, vizito de la urbodomo en Mnichovo Hradiště, kaj ekspozicio pri genealogio. Vesperaj filmoj kaj prelegoj temis pri la libro Bona Espero, UK en Vjetnamio, pri Islando, pri Svedio, pri Avulino de Skokovy. La lastaj tri tagoj, sub zorgo de tri instruistoj, estis dediĉitaj al komputikaj instruoj, (tiuj

koncernis la registradon de paroloj kaj kantoj). La estrino de la projekto (nom. Sabla printempo ) Pavla Dvořáková plenkonscie strebas ĉe la esperantistaro (diversaĝa) plialtigi la komputikan alfabetecon, sen kiu ankaŭ nia agado ne povas ekzisti. En la lasta vespero venis kunkanti neesperantistoj, kiuj gastis en la pensiono, kaj kelkaj prezentis sin kiel eminentaj gitaro- kaj piano-muzikistoj. Ĝis post la noktomezo daŭris la komuna amikeca amuzado... Jam nun vi povas aliĝi por la aŭtuna seminario, kiu okazos de la 16-a septembro ĝis la 22-a septembro 2013. drahotova@esperanto.cz Jindřiška Drahotová Centjara jubileo de la ĉeĥa esperantisto el la urbo Česká Lípa La 5-an de julio ĝisvivos sian 100 jaran naskiĝdatrevenon la aktiva ano de E-klubo Česká Lípa s-ano Antonín Střelba. Li esperantistiĝis en 1958 kaj de tiu tempo li estas aktiva membro de la klubo. En 1.1.2006 li fariĝis prezidanto de la klubo. Helpe de liaj sukcesaj agadoj ĉe urbestraro, nia klubo gajnis la eblon senpage kunvenadi en pliaĝula hejmo kaj poste en urba azila hejmo. En sia aĝo li estas vigla klubano kaj partoprenas regule renkontojn de la E- klubo en Česká Lípa, eĉ komunajn renkontojn kun geesperantistoj el la apuda urbo Nový Bor. Ni, geanoj de ambaŭ E-kluboj, esprimas al s-ano Střelba okaze de lia solena tago niajn sincerajn bondezirojn de ĉio plej bona, precipe de bona sano ankoraŭ por multaj pluaj jaroj. E-klubanoj el la urboj Česká Lípa kaj Nový Bor, inkluzive de la redakcio de Informilo. 98-a naskiĝdatreveno de AEH membrino el Hlinsko Mia onklino s-ino Anna Picková komisiis min respondi vian leteron de la tago 5.4.2013. Ŝi tre plezure plenumas vian postulon, estimata sinjorino Rýznarová, kaj ŝi sendas kelkajn vortojn pri si mem. 4

Ŝi naskiĝis 3.6.1915 en la urbeto Skuteč, do en la unua mondmilito, en la Aŭstro-Hungara imperio. Ŝi rememoras, estinte trijara knabino, la forigon de la blazono de aŭstria aglino el la tiama justica domo. Esperanton ŝi eklernis nur kiel sepdekdu-jaraĝa, post kiam ŝi legis anonceton en la loka ĵurnalo partopreni skriban kurson de Esperanto, gvidatan de s-ro Karel Franc (kore ŝi salutas lin). Post esperantistiĝo ŝi akceptis proponon de la E-klubo Pardubice-Dukla iĝi anino de la klubo. Ekde aŭgusto 1987 ŝi regule unufoje en semajno vizitadis la klubejon en Pardubice. Ĉiam ŝi vojaĝis je la deksesa horo per trajno el Skuteč al Pardubice kaj revenadis unu horon antaŭ noktomezo. Post tri jaroj ŝi konstatis, ke la vojaĝo ne estas tre sekura por ŝi (post amnestio de la prezidento, liberigitaj krimuloj denove faris krimojn). Tamen ŝi de tempo al tempo partoprenis diversajn E-aranĝojn. Ekzemple ŝi rememoras viziton de la tombo de doktoro Schulhof en la juda tombejo Pardubice, alitempe ekskurson al la vilaĝo Kočí ĉe Chrudim kaj viziton de la fama ligna preĝejeto kaj de la vidindaĵo Tři bubny (Tri tamburoj). Ŝia patrino naskiĝis en Kočí, en dometo rekte kontraŭ la preĝejeto. Kiam oni malfermis la pordon de la dometo kaj samtempe la pordegon de la preĝejeto, oni povis vidi la altaron. Proksimume en la jaro 1989 ŝi vizitis la E-rondeton en la urbo Svitavy, okaze de la ekspozicio pri E-agado. Kaj tie ŝi konatiĝis kun Jarmila Rýznarová, kiu tie rakontis pri sia vizito en Francio kaj montris diapozitivojn. Ĝis hodiaŭ mia onklino ricevadas kaj diligente legas la Esperantajn gazetojn Informilo de AEH el Pardubice kaj Starto de ĈEA. Jam trifoje ŝi sendis financan sumon por subteni ilian agadon. Eĉ nun, 98-jaraĝa, ŝi rakontas pri la historio de sia loĝloko Hlinsko, kompreneble Esperante. Kaj kiel aldono ŝi kantas kelkajn naciajn kantojn, aŭ kristnaskajn kantetojn ankaŭ Esperante. Pluajn sukcesojn deziras al Via asocio ankaŭ ŝia nevo Jiří Pražan. Tradukis Pavel Nechvíle La estraro de AEH sincere deziras al nia membrino pluajn jarojn en bona sano kaj kontento. red. 5

Interesa monumento En la vilaĝo Lipnice n/sáz. (ĉe la rivero Sázava) la 27-an de aprilo 2013 estis senvualigita monumento de Jaroslav Hašek, (aŭtoro de la fama verko La brava soldato Ŝvejk ) okaze de lia 130-a naskiĝdatreveno. La senvualigo estis kroma programero de la gravega internacia konferenco de haŝekologoj, (kiu okazis en la vilaĝo mem). La partoprenon de la senvualigo organizis nia Ĉeĥa E-Asocio kun E-rondeto Pelhřimov; do ni estis kelkdekaj esperantistoj. Niaj legantoj povis jam legi en la Informilo n-ro 4 pri la grandeco kaj pezo de la skulptaĵo (farita el la loka blua granito ). La vizitantoj unavice rigardis la estintan dometon de Jaroslav Hašek, kiu nun estas aranĝita kiel Rememorejo de J.H. Antaŭ la ĉefa programo de la senvualigo de la skulptaĵo (kiu okazis 2 km de la vilaĝo, sur granda herbejo) ni, esperantistoj, estis akceptitaj ĉe la vilaĝestro (eĉ kun refreŝigaĵoj!) kaj poste ni komune plantis kaŝtan-arbeton sur la vilaĝplaco de Lipnice, kiun prizorgis la membroj de E-rondeto en Pelhřimov sub la gvido de Max Kašparů. Ĉe la malkovro de la skulptaĵo la kreintoj (desegnistoj, skulptisto) parolis pri la elĉerpiga laboro. La nepo de Jaroslav Hašek inĝ. Richard Hašek nome aprezis esperantistojn pro ilia financ-subteno de la projekto. Kaj tio okazis antaŭ la kelkcenta amaso da vizitantoj, kiuj partoprenis la instalon de la skulptaĵo. Margit Turková Ĉu por rideto aŭ ploreto? Falo de la Romana imperio Edward GIBBON (la 8-a de majo, 1737 - la 16-a de januaro, 1794) estis la plej influa brita historiisto ekde la epoko de Tacitus (mortis 115). Lia ĉef- 6

verko, The History of the Decline and Fall of the Roman Empire (La Historio de la Dekadenco kaj Falo de la Romana imperio), unue eldonita en 1776, estas gravega verko, kies influo ankoraŭ nun montriĝas. En ĝi li taksas la kaŭzojn, pro kiuj en la jaro 476 falis la Romana imperio tiel ĉi: 1. Plejparto de la loĝantaro preferas amuzon anstataŭ laboron. 2. La tradicia rolo de patroj kiel vivtenantoj de la familio estas dubigata, multobliĝas malordigitaj rilatoj kaj fraŭlaj patrinoj sen patroj. 3. Grandaĝuloj estas neglektataj. La homoj zorgas pri hejmaj dorlotbestetoj pli, ol pri siaj maljunaj gepatroj. 4. Literaturo kaj arto fariĝas neinteligentaj, estas kreata fienhava amuzo Tiel nomataj artobjektoj estas malbelaj, sengustaj, nenion dirantaj, sed tamen de la riĉuloj aĉetataj por grandega sumo. 5. Honora militservo al la patrujo estas rifuzata, pridubata, primokata kaj fine per la leĝo nuligata. Militistaron formas dungitaj solduloj. 6. La homoj diligente laborantaj estas primokataj kaj la modeloj estas sterilaj fariseoj, popolistoj, dubindaj artistoj kaj tiel nomataj celebruloj. 7. La impostoŝarĝo de la loĝantaro ĉiam kreskas kaj la ŝtato redistribuas neadekvate grandajn sumojn. La homoj ne timas ne labori, ĉar la ŝtato ĉiam iel prizorgos ilin. 8. La nivelo de la edukiteco rapide malkreskas. 9. La ŝtata ŝuldo kreskas ĝis neniam pagebla alto. 10. Oni ĉesas fabriki kaj kultivi, ĉar enlanda produktado estas multekosta, nutraĵoj kaj produktoj estas enportataj el la satelitaj landoj. 11. Kiu posedprenos postenon, kie li povas ŝteli ŝtatan havaĵon, tiu plejkaze faras tion. La ebleco de regreso reveno estas tre malgranda. 12. Naskado kaj edukado de la infanoj estas konsiderataj kvazaŭ ĝenaj kaj la nombro de naskiĝantaj infanoj malkreskas. 13. Dum la jaroj atestitaj meĥanismoj gardantaj honestajn homojn kontraŭ friponoj subite fiaskas. 14. Publikaj funkcioj fariĝas objektoj de rabakiro, estas akirataj per monsubaĉetaĵoj, kaj kiu atingis ilin, volas rabakiradi, por ke la investita subaĉetaĵo kelkoble plialtiĝu al li. 15. Dum la jarcentoj de antaŭuloj testitaj valoraĵoj - kiel honoro, sento pri sia devo kaj respondeco, entuziasmo labori, bonfarado, laborfervoro por publikaĵoj estas primokataj. 7

16. Vastiĝas cinikismo. 17. Vastiĝas malŝparado, malmodereco, malfamigado de la konoj, lertoj kaj de honesta laboro. 18. En la landon venas multaj eksterlandanoj. 19. Politikistoj entrudiĝas al aĉularo, kiu postulas amuzon kaj ŝtatajn subtenojn (panon kaj ludojn). 20. La civitanoj pro ĉio ĉiam grumblas. Tiom Edward Gibbon en la jaro 1776 pri la falo de la Romana imperio. Ĉu tio ĉi almemorigas ankaŭ ion al vi? Josef Hron Venu al Greziljono! La franca Esperanto-kastelo Greziljono invitas vin al interesaj semajnoj: somera programo (semajnoj turisma, art-amatora, alternativa, infana, teatra), aŭtuna feriado oktobrofine kaj al jarfina festego kun novjara festeno. Vidu detalojn rete en www.gresillon.org/somero aŭ gresillon.org/agendo Kontaktu nin telefone al +33-2.41.89.10.34 aŭ retletere al kastelo@gresillon.org aŭ letere al MCE Grésillon, St.Martin d'arce, 49150 Bauge en Anjou, Francio. INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941 SKYPE : jary_esperanto e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol! Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný. La jarabono de Informilo 15. Kodo ĉe UEA : aehk-z La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj. 8