Ĉu vi memoras tiun ĉi daton ?

Podobné dokumenty
4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Čeština. Esperanto. Prof. Reinhard Selten Nositel Nobelovy ceny za ekonomiku 1994 interview provedl Rainer Kurz

Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008

Tagiĝo 10. Al regionaj delegitoj!

Na filmovém večeru 17. prosince budeme promítat tři filmy v esperantské verzí: 2 z NDR a nejnovější film fy FIAT.

Trompado (phishing) Kio estas phishing? MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014

DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV

BULTENO de Esperantista Klubo de PKO, Mečová 5, B r n o ========================================================== 1973 Marto N-ro 1 /101/

N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Přihláška Motivační dopis

Z ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU

Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. R oč ník Ja r kole kt o. Čí slo

2/2014 (251) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 1/2017 (262) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

b u l t e n o DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO * Periodický zpravodaj esperantských klubů

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum

14 a jaro Majo - Junio 2011

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 2/91 (195)

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214)

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha. Nova estraro elektita. Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201)

El la enhavo: ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Junaj esperantistoj ĉe la konferenco en Olomouc prezentas sian artan programon

rodná obec - naskiĝvilaĝo

INTERNACIA FERVOJISTO

De la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014, Bartošovice kastelo Od 31. októbra do 20. novembra 2014, Bartošovice zámok


2/2008 (227) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2019 (215) Eminenta gasto el la viena Esperanto-muzeo

Necesas stimuli altan lingvonivelon

Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso

Enhavo: Interaktiva ekspozicio "Nia vojo"

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Liike-elämä Sähköposti

ZPRÁVY INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

B U L T E N. de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně

Tagiĝo 2. Cirkulero de l' Esperanto Junularo. Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava. Drazí přátelé!

Oběžník č. 11 červen 1951

La 4-a printempo en Dahlem-Baasem

2/2005 (215) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 4/2015 (257) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1/1992 (199)

Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

LA SANKTA BIBLIO. La Sankta Biblio. Malnova testamento. Kvina libro de Moseo Readmono INKO

Konstitua kongreso en Brno

APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO

v ú d o l í M o r a v i c e v d o b ě o d = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =

ZPRÁVY. Clara pacta boni amici! INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE GASTIGIS LA 63-AN KONGRESON DE I.K.U.E. EN ĜIA CENTJARA JUBILEO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno

La 67-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (Zeblico, )

LEGOLIBRETO VI. 2010

1/2009 (230) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

ZPRÁVY INFORMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU VŠEM PŘEDPLATITELŮM, ČTENÁŘŮM A PŘÍZNIVCŮM "ZPRAVODAJE"

ZPRÁVY INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA TOMBO

GRAVA EVENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO - KANONIZADO DE DU PAPOJ - JOHANO LA DUDEKTRIA KAJ JOHANO PAŬLO LA DUA

Jezuitoj. Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro Oldřich Arnošt Fischer

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio

Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) Praga Esperanta monumento renovigita

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha

Co z nás udělá jeden kvádr

La amsterdama katedro

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2015 (205) Nové stanovy Svazu a úprava pobočných spolků

Application Reference Letter

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo SUPERBA KATEDRALO DE SANKTA KARLO BOROMEO EN MILANO, ITALIO

Učebnice je určena především návštěvníkům esperantských kurzů a samoukům. Učebnice esperanta na internetu:

Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

bulteno de Esperantista Klubo en Prago 3/1993 de Esperantista Klubo en Brno 2/1993 (204)

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2015 (204) Traduka printempo, leganta somero

Esperanto-Brno. Lando, kiu neestante estas. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego

Zpravodaj ročník III. 1/68

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Klub esperantistů v Praze se nyní schází každé úterý v ZK Strojexport, palác Fénis, Václavské nám. 56. Vchod pasáží ke kinu Blaník.

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213)

BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) =================================================================

Esperantista REVUO POR ESPERANTO EN ĈEĤOSLOVAKIO

Paŭzo dum pilgrimado. sekvante la mallarĝan vojon al la monto-pinto, kunportante kun si siajn memorojn, bedaŭron, esperojn, timojn kaj kuraĝon...

Cestování Stravování. Stravování - U vchodu. Stravování - Objednání jídla

APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO. Č. III 1 Leden 1949

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2016 (208)

Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo beatproklamo de la Papo Johano Paŭlo la Dua

O b ě ž n í k č. 10 květen 1951

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1991 (197)

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2017 (211)

Prof. Gaston Waringhein, jeden z největších esperantských filologů, lexilogů, básníků a překladatelů se dožil let.

Transkript:

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Enhavo: L. L. Zamenhof, Konferenco ĈEA, Geedziĝo de Bruno, Etsuo Miyoshi, Eŭropa rendevuo, Kristnaska bondeziro xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Ĉu vi memoras tiun ĉi daton 15. 12. 1859? Eble en ĉiu E-klubo en la mezo de decembro oni rememoras la naskiĝdatrevenon de nia Majstro kaj aŭtoro de Esperanto, doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj tiel ni povus rememori ankaŭ pri la komenco de tuta E- movado. Ĉar la suban artikolon skribis kiel sian hejmtaskon nia membro Jiří Rada el la urbo Most, bonvolu legi ĝin: Iom pri la komenco de Esperanto D-ro L. L. Zamenhof publikigis la lingvon en la jaro 1887 per libreto en la rusa lingvo en Varsovio. Poste aperis versioj en aliaj lingvoj. La kvardek-paĝa libreto poste nomiĝis "La unua libro". La 1-an de septembro 1889 aperis la unua gazeto La esperantisto en la germana urbo Nurenbergo. La plej multaj abonantoj estis en la rusa imperio. En la gazeto aperis artikolo "Prudento aŭ kredo" kaj alia pri la ĉina-japana milito skribita en pacifisma humaneca spirito, ambaŭ de L. N. Tolstoj. La rusa cenzuro malpermesis la eniron de la gazeto en Rusion. Tio estis granda financa bato kaj sekve la gazeto malaperis en la jaro 1895. En Bulgario decembre 1889 aperis la dua E-gazeto La mondlingvisto. Ĝi aperadis iom

sporade du jarojn. Poste prenis la "falintan torĉon" la Esperanto-klubo en la sveda urbo Uppsala, kiam decembre 1895 aperis la unua numero de "Lingvo internacia". Do tio estis presitaj vortoj. Sed estus interese scii, ĉu oni povus per Esperanto ankaŭ interparoli senprobleme. La unua granda organizita internacia kunveno okazis en la franca urbo Kalezo (Calais) en aŭgusto 1904. Ĉirkaŭ 180 homoj ĉeestis, ĉefe britoj kaj francoj. Tiam la franco Alfred Michaux invitis la esperantistojn al vera E-kongreso en Bulonjo ĉe Maro (Boulogne sur Mer) por posta jaro. La Unua mondkongreso okazis tie en norda Francio ĉe la Kanalo la Manche. La komenco estis la 5-an de aŭgusto 1905. Ĉeestis 688 homoj el 20 landoj. De tiam ĉiujare (kun esceptoj de ambaŭ mondmilitoj) okazadas la kongresoj. Nur poste oni komencis nomi ilin "Universala kongreso de Esperanto". Ekde la jaro 1933 la UK-ojn okazigas kaj gvidas UEA Universala Esperanto-Asocio. Kuriozaĵo estis la 10-a UK en Parizo (j. 1914). Ĝi devus esti grandioza aranĝo kun rekorda nombro de aliĝintoj 3 739. Sed ho ve kiam alveturis samideanoj en Parizon el multaj landoj, eksplodis la unua mondmilito. Do la UK reale ne okazis. Tamen iasence oni eĉ malfermis la menciitan 10-an UK-on. Kelkaj samideanoj trovis la diligentan sinjoron Gabriel Chavet (li estis kongresa sekretario) ĉe lia laborego kaj ili kunvenigis kiel eble plej multe da esperantistoj por improvizita kunveno. Chavet, tre emociita, faris ian malferman paroladon por tiu kongreso, kiu NE okazis. Tamen oni oficiale kalkulas tiun UK, kiel la 10-an. En la ĝisnuna teksto mi iom konsultis la libron "Zamenhof" de Marjorie Boulton. Antaŭ nelonge mi informiĝis el E-gazetoj, ke la jubilea 100-a UK en la jaro 2015 okazos en la franca urbo Lillo (nacilingve: Lille) en la sama regiono kiel Bulonjo. Jen inspira allogaĵo. Ĝi vekas ideon partopreni ĝin. Jiří Rada el la urbo Most La konferenco de Ĉeĥa Esperanto Asocio okazis en la urbo Nymburk 25. 28. 10. 2013. La membroj tranoktis en la Domo de faka mezlernejo, kiu nun parte servas kiel hotelo. El ĝia alto (el la balkonoj) estis bela rigardo sur la panoramo de la urbo. Sed partoprenis nur kvindeko da membroj, eble pro la politikaj balotoj en nia ĉeĥa lando aŭ 2

pro plilongigita semajnfino (la festotago: datreveno de la ekesto de memstara Ĉeĥoslovakio). La urbo estas ĉirkaŭita de la mezepokaj urbaj muregoj (sed ne en la origina amplekso), kiuj respeguliĝas en la rivero, tie estas bela promenejo por piedirantoj kaj biciklistoj. Nun al la konferenco mem: Vendrede okazis paroliga kurso, diskuto inter ni ĉeestantoj kaj prezentitaj estis novaj libroj. Vespere ni ĝuis filmojn el UK en Rejkjaviko. Sabate en ĉefa konferenca traktado estis sur granda ekrano projekciataj ĉiuj menciindaj agoj de la ĈEA, tabeloj, statistikoj, stato de membrobazo kaj ĉio estis prezentita en Esperanto, ĉar inter la partoprenantoj troviĝis la eksterlanda gasto (unusola) el Belgio, s-ro Marc Cuffez, prezidanto de FEL. La vesperan sabatan programon inaŭguris dancgrupo de pliaĝuloj per vakeraj dancoj. Inter la grupo estis paro pli -ol- 80-jara. La dancado kun tombolo plaĉis al la partoprenantoj. Dum la dimanĉa antaŭtagmezo daŭris la konferenca traktado kaj diskuto, posttagmeza ekskurso al la kastelo Loučeň estis interesa. Vespere estis projekciitaj pluaj filmoj. En la lasta antaŭtagmezo lunde estis partoprenantoj dividitaj en lingvajn laborgrupojn kaj post la tagmanĝo ili forveturis hejmen. Ĉe la kastelo en Loučeň red. Atentigo por la aliĝontoj de la 39-a lingva seminario en Bohemia paradizo en Skokovy! Venontjare ĝi okazos en la monato majo! Do la seminario okazos de la 12. 18. 5. 2014! Venu multnombre! 3

Bruno kaj Manjuan geedziĝis dank al Esperanto Tio okazis la 24-an de aŭgusto 2013 en la franca lorena urbodomo de Nilvange. La franco Bruno HENRY kaj la ĉinino Manjuan ZHANG sin dediĉis al komuna vivo. Multaj familianoj, amikoj, espe- 4 rantistoj (inter aliaj Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA kaj ŝia edzo Brian Moon, Sylviane Lafargue, vicprezidantino IFEF kaj ŝia edzo Henri akompanis ilin por ĉeesti tiun agrablan eventon. Post la oficiala ceremonio ni estis invititaj en la restoracion nomata Le Gueulard, kie ni gustumis kelkajn frandaĵojn kaj trinkaĵojn. En la salono, sur mura ekrano ili montris diapozitivojn pri la vizito de Bruno al sia onta ĉina bofamilio. Bona manĝaĵo, kompreneble en ĉina restoracio, finis tiun agrablan renkonton. Sed kiamaniere Bruno kaj Manjuan interkonatiĝis? Mi lasas al Bruno la plezuron malkovri tiun personan historion kaj levi la vualon de sur tiu nekutima cirkonstanco. Jean Ripoche BLOGO: http://brunoh.olympe.in/ Noto: En tiu mineja regiono, tiu nomo «Gueulard» rilatas al la faŭko ĉe la supraĵo de altforno tra kiu ĝi estis ŝarĝata per fererco kaj koakso. Geedziĝo Gracia kaj Bruno, la 24an de aŭgusto en Nilvange (FR-Moselle) Ni, Gracia kaj Bruno estas anoj de la granda fervojista familio. Dank' al Esperanto kaj la Koresponda Servo Mondskala ni interkonatiĝis. Gracia ofte diras dank' al Dro Zamenhof ni interkonatiĝis. Nia ĉiutaga lingvo estas la lingvo internacia Esperanto. La komenco de nia aventuro okazis, kiam Bruno ricevis la unuan retmesaĝon de Gracia. En tiu momento Bruno estis en la urbo Shiraz, la pinto de sia vojaĝo en Irano, kie li vizitis geesperantistojn, la 14-an de aùgusto 2012.

De tiu momento ni korespondis ĉiutage eĉ ie ajn en la mondo. Poste ni interparolis pere de «Skype». Finfine dum la pasinta vintro ni interkonatiĝis en la urbo Changsha, kie loĝas Gracia. Changsha estas la ĉefurbo de la provinco Hunan. Dum du monatoj ni faris mirindan vojaĝon en Ĉinio per la trajno en la malmola klaso kun ĉina popolo kaj ni renkontis aliajn esperantistojn en diversaj urboj. Dank' al Gracia Bruno vizitis multajn historiajn urbojn, naturajn vizintindaĵojn en tiu mistera granda lando, riĉaj je historio kaj kulturo. Ni trapasis kelkajn tagojn en la kamparo kun ŝiaj familianoj kaj Bruno interkonatiĝis kun ŝiaj geamikoj kaj familianoj en la urbo Changsha. Nun ni vivos kune en Changsha kaj Nilvange kaj ni vivos inter tri kulturoj: la ĉina, la franca kaj la Esperanta kulturo. Ni vojaĝos de tempo al tempo, renkontiĝos kun geamikoj kaj vizitos familianojn. Unu el niaj ideoj: ni ŝatus vojaĝi de Changsha al Nilvange per la trajno tra Mongolio kaj Siberio. Eble survoje ni renkontos aliajn esperantistojn. Manjuan (Gracia) ZHANG kaj Bruno HENRY el NILVANGE, FR. Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno La 12-an de novembro 2013 en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin Bag, kiu helpas handikapulojn por moviĝi ien ajn dum komercado, promenado, vojaĝoj, eĉ hejme. Etsuo Miyoshi mem rakontis pri la evento: "Preskaŭ unu mil ordenricevantoj estis en la granda halo. La Imperiestro gratulparolis. Poste li promene sin direktis rekte al mi. En mia koro regis konfuzo. Mi ne komprenis, kio okazis. Li afable demandis pri mia sano, mi dankis pro lia komplezo, kaj li kliniĝis. Sekve, la Imperiestro ĉirkaŭiris, salutante ĉiujn. 5

Post mia naskiĝo mi kaptis poliomjeliton. Infanoj primokis min, amikinoj foriris de mi, malfacilis al mi promeni, kaj nun mi batalas kontraŭ postpoliomjelito. Tiaj premoj trejnis min persisti en la kreado, surmerkatigo kaj manaĝerado de ĉio ajn. Tiel mi povis transiri Rubikonon. Retrorigardante mian vivon, mi konstatas, ke Dio benis min. Mia malsano utilis por helpi aliajn suferantojn kaj krei pli facilan vivon. Koran dankon pro via subteno kaj komprenemo por mia agado en Oomoto, Esperantujo kaj komercado". ret-info Korespondi deziras: Gvidanto de E-klubo en Kubo serĉas korespondantojn por 62 klubanoj. Fragmento el lia letero: La celo estas fari ponton por malfermi amikecon inter ni kaj aliaj, ĉar la esperantistoj en mia klubo soifas pri amikeco. Mi estas IM de UEA per la Fondaĵo CANUTO kaj loĝas en la urbo Bayamo, provinco Granmo en Kubo. En nia klubo estas 62 membroj kaj ni havas malgrandan sidejon kun biblioteko, sed ni bezonas rilatojn. Karaj, la amikeco estas parto de la vivo por vivi, ĉu ne? Ni ĝojas je Viaj leteroj. Saluton al vi ĉiuj. Rafaelo R. Cabrera Espinosa, (juristo), Apartado Postal 48, 85100 Bayamo, provinco Granma. elektronike: esperanto@crisol.cult.cu red. La 25-a Eŭropa rendevuo 16. 17. 11. 2013 La jubilea evento okazis semajnfine en Stella-Plage ĉe la nordfranca markolo en la bela kaj komforta feriejo Stella Maris. Ĝi estis bone organizita de la geedza paro Arlette kaj Edmond Plutniak. Tridek kilometrojn norde de Stella-Plage situas Boulogne-sur-Mer, la urbo de la unua Esperanto-kongreso. Rendevuis pli ol okdek esperantistoj el ok landoj. La plej multnombraj estis grupo de francoj de la norda regiono. Sabate la 16-an de novembro 2013 post la akcepto de la alvenintoj Arlette 6

prezentis la novan prezidanton de la Nordfrancia E-Federacio Michel Dechy. Ŝi bonvenigis la partoprenantojn kaj skizis la programon, kiu tuj posttagmeze komenciĝis. Oni povis elekti el kvar eblaj programeroj. Katalin Kovats gvidis E-kurson por komencantoj, kiun povis observi ankaŭ instruantoj. Michel Dechy prezentis kaj animis kurson pere de Tinĉjo-albumoj, Anne Jausions prezentis la plej interesajn nuntempajn romanojn kaj Franjo Lévêque kantigis muzikŝatantojn kaj gvidis korusan atelieron. Ĉe la fino de la staĝo ili regalis nin per belaj kantoj. Katalin disdonis atestilojn al ĉeestantaj esperantistoj, kiuj sukcesis en KER-ekzameno. Tre bone funkciis la libroservo de FEL prizorgata de la belga E-klubo de Gent. Laŭ la propono de Flory Witdoeckt el Belgio oni kolektis donacitajn librojn por esperantistoj de Kongo. En la ferieja restoracio ni bonege manĝis. Vespere ni ĝuis koncerton de Guillaume Armide kaj poste ni babilis en agrabla etoso trinkante cidron, oranĝsukon aŭ bieron. Samtemaj programeroj daŭris dimanĉe antaŭtagmeze. Ekde la 11-a horo estis libera tempo. Oni povis trarigardi ekspozicion aranĝitan surloke kaj admiri belajn pentraĵojn de esperantistoj kaj ornamaĵojn el vitro faritajn de Katalin. Kelkaj eksponaĵoj estis aĉeteblaj. Iuj promenis ĝis la plaĝo, aliaj veturis kaj vizitis la najbaran urbon Le Touquet. Antaŭ la tagmanĝo ni fotiĝis por memori la eventon. Loka ĵurnalistino aperigis artikolon pri la evento en franca ĵurnalo "La voix du Nord". Posttagmeze la geedzoj Plutniak dankis al ĉiuj gvidantoj de kursoj kaj al la partoprenantoj. Ili ankaŭ gratulis la iniciatinton de tiu ĉi renkontiĝo s-ro Jean Dietrich, la honorprezidanto de la Norda Federacio, kaj la unuajn gvidintojn gesinjorojn Valet. S-ino France Valet rememorigis ĉiujn staĝojn, kiuj komenciĝis en Morbecque le Parc sub ŝia gvido. Poste estis prezentata sur ekrano la Eŭropa himno, Michel Dechy parolis pri sia entuziasmo rilate 7

al Tinĉjo kaj prezentis la ĵus eldonitan tradukon de la bildlibro: La Templo de l Suno. Retan E-ludon RISKO prezentis Katalin, ĝia aŭtorino. Oni eĉ iom provludis por pli bone kompreni ĝin kaj instigi la partoprenantojn al ludado. La koruso fermis tiun mallongdaŭran, sed belan aranĝon. Koran dankon al la organizantoj pro ilia entuziasmo kaj bona poresperanta laboro! Liba Gabalda Kontentajn Kristnaskofestojn kaj belan kaj en bona sano travivotan novan jaron 2014 elkore deziras al vi ĉiuj el Zamenhofa vespero la redakcio de Informilo kun la parto de la komitato AEH el Pardubice. red. INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: J. Kosnar, J. Rýznarová, L. Srbová Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941 SKYPE : jary_esperanto e-mail: aeh-ikeh@volny.cz interreto: www.volny.cz/aeh-ikeh Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol! Roční předplatné časopisu Informilo= 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný. La jarabono de Informilo 15. Kodo ĉe UEA : aehk-z La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj. 8