Necesas stimuli altan lingvonivelon

Podobné dokumenty
4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Čeština. Esperanto. Prof. Reinhard Selten Nositel Nobelovy ceny za ekonomiku 1994 interview provedl Rainer Kurz

1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008

Tagiĝo 10. Al regionaj delegitoj!

rodná obec - naskiĝvilaĝo

Application Reference Letter

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Na filmovém večeru 17. prosince budeme promítat tři filmy v esperantské verzí: 2 z NDR a nejnovější film fy FIAT.

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU

El la enhavo: ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Junaj esperantistoj ĉe la konferenco en Olomouc prezentas sian artan programon

N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Trompado (phishing) Kio estas phishing? MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014

2/2008 (227) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Enhavo: Interaktiva ekspozicio "Nia vojo"

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 1/2017 (262) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha. Nova estraro elektita. Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201)

ZPRÁVY. Clara pacta boni amici! INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Přihláška Motivační dopis

B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO

Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO

De la 31-a de Oktobro ĝis la 2-a de Novembro 2014, Bartošovice kastelo Od 31. októbra do 20. novembra 2014, Bartošovice zámok

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. R oč ník Ja r kole kt o. Čí slo

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214)

Z ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

BULTENO de Esperantista Klubo de PKO, Mečová 5, B r n o ========================================================== 1973 Marto N-ro 1 /101/

Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) Praga Esperanta monumento renovigita

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2019 (215) Eminenta gasto el la viena Esperanto-muzeo

Liike-elämä Sähköposti

ZPRÁVY INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA TOMBO

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha

Zpravodaj ročník III. 1/68

Tagiĝo 2. Cirkulero de l' Esperanto Junularo. Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava. Drazí přátelé!

Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 4/2015 (257) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY INFORMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Jaro 2010 (20) Numero 1 (77)

Ĉu vi memoras tiun ĉi daton ?

14 a jaro Majo - Junio 2011

Paŭzo dum pilgrimado. sekvante la mallarĝan vojon al la monto-pinto, kunportante kun si siajn memorojn, bedaŭron, esperojn, timojn kaj kuraĝon...

DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

bulteno de Esperantista Klubo en Prago kaj Brno Periodický zpravodaj esperantských klubů


Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2015 (205) Nové stanovy Svazu a úprava pobočných spolků

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

ZPRÁVY INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno

Prof. Gaston Waringhein, jeden z největších esperantských filologů, lexilogů, básníků a překladatelů se dožil let.

2/2014 (251) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

LA SANKTA BIBLIO. La Sankta Biblio. Malnova testamento. Kvina libro de Moseo Readmono INKO

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo SUPERBA KATEDRALO DE SANKTA KARLO BOROMEO EN MILANO, ITALIO

Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo beatproklamo de la Papo Johano Paŭlo la Dua

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Konstitua kongreso en Brno

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

1/2009 (230) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2015 (204) Traduka printempo, leganta somero

Esperanto-Brno. Lando, kiu neestante estas. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego

Co z nás udělá jeden kvádr

Jan Blahoslav Enkonduko Kio estas humanismo? Kio estas la Moravia Kunfrataro? Politika situacio en la 16-a jarcento

b u l t e n o DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO * Periodický zpravodaj esperantských klubů

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

Velký slovník esperantsko - český,

Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE GASTIGIS LA 63-AN KONGRESON DE I.K.U.E. EN ĜIA CENTJARA JUBILEO

Zpravodaj SEKCE MLÁDEŽE ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSK0HO VÝBOTU VŠEM PŘEDPLATITELŮM, ČTENÁŘŮM A PŘÍZNIVCŮM "ZPRAVODAJE"

Karel Havlíček Borovský ( ) kontribuo al la 160-a datreveno de lia forpaso

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2016 (206)

v ú d o l í M o r a v i c e v d o b ě o d = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =

La amsterdama katedro

Jezuitoj. Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro Oldřich Arnošt Fischer

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

GRAVA EVENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO - KANONIZADO DE DU PAPOJ - JOHANO LA DUDEKTRIA KAJ JOHANO PAŬLO LA DUA

BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) =================================================================

La 4-a printempo en Dahlem-Baasem

Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso

Učebnice je určena především návštěvníkům esperantských kurzů a samoukům. Učebnice esperanta na internetu:

2/2005 (215) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s

Jaro 2009 (19) Numero 2 (74) REĜINO DE MAJO - LA VIRGULINO MARIA - SUB VIAN ŜIRMON NI RIFUĜAS

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo. Jaro 2016 (26) Numero 2 (102)

B U L T E N. de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213)

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1/1992 (199)

O b ě ž n í k č. 10 květen 1951

Scházíme se po desáté!

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2017 (211)

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2016 (208)

Transkript:

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Enhavo: Stimuli lingvonivelon, Seminario Skokovy, Šumperk - Velké Losiny, Umberto Eco, El la redakcio xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Necesas stimuli altan lingvonivelon Laŭcele Esperanto estu la "dua lingvo por ĉiuj". Tio ne nur koncernas ĉiujn popolojn, do parolantojn de ĉiuj lingvoj de la mondo, sed principe ankaŭ ĉiujn tavolojn de popolo. Esperanto ja pro siaj klara strukturo kaj relativa facileco taŭgas ankaŭ por homoj, kiuj posedas nur malfortan talenton por lingvoj. La demando tamen estas, ĉu en la hodiaŭa situacio de Esperanto havas multe da senco instrui la lingvon al homoj, kiuj estas nek vere kapablaj por lingvolernado, nek vere bezonas lingvon por internacia komunikado. La rimedoj de la tutmonda E-komunumo estas limigitaj kaj tiuj rimedoj estu aplikataj tie, kie ili alportas la plej grandan progreson por nia afero. Pro tio la instruado de Esperanto okazu unuarange por junaj homoj kun sufiĉe alta talento por lingvoj, ĉar ili povas lerni Esperanton dum la mallonga tempo - nur kelkaj jaroj - ĝis la fino de la studado en universitato kaj la eniro en la profesian vivon. Nome dum tiu nova vivofazo la junaj homoj devas koncentriĝi al la profesia kariero kaj la fondo de familio. Tio plej ofte ne kongruas kun intereso por la lernado kaj praktikado de lingvo, kiu nek akcelas la karieron nek estas bezonata por la familia vivo. Dum tiu vivofazo

do la homoj plej ofte malaperas de la E-scenejo. Tiu vivofazo finiĝas kun proksimume la 40-a vivojaro. Oni tiam plej ofte havas stabilan profesian pozicion kaj la fondo de familio estas plenumita. Do nun denove eblas okupiĝi pri aferoj, kiuj plibeligas la libertempon aŭ donas iun socian sencon. Do eblas tiam ankaŭ reveni al Esperanto kaj iel aktivi por aŭ per ĝi. En la epoko antaŭ la interreto la vivofazo, dum kiu homoj malaperas el Esperantujo, signifis akran cenzuron kaj tial multaj homoj, kiuj antaŭ tiu fazo estis aktivaj por Esperanto ne plu revenis. Nun helpe de la interreto eblas facile teni la kontakton al Esperanto ankaŭ dum tiu malfacila vivofazo, ĉar jen kaj jen tiuj homoj povas rigardi en la interreto, ĉu estas novaj filmetoj aŭ ĉu estas interesaj sonartikoloj en la RetRadio. Ili tiel povas teni sian regadon de la lingvo je alta nivelo, kio kompreneble eblas nur, se tiu nivelo je la fino de la studenta vivofazo jam estis sufiĉe alta. La plej nobla celo de ĉiuj E-kongresoj kaj renkontiĝoj do estas levi la lingvan nivelon de iliaj partoprenantoj. La aranĝoj estu laŭeble internaciaj por malakceli krokodiladon aŭ la uzon de aliaj lingvoj ol Esperanto. Kaj granda internacieco kutime ankaŭ levas la entuziasmon pri la lingvo. Ambaŭ - entuziasmo kaj alta lingvonivelo - favoras la ŝancon, ke Esperanto ankaŭ dum la malfacila vivofazo restas viva ĉe la koncerna homo. Pro niaj limigitaj rimedoj necesas eviti la amasan perdon de homoj kaj ni tial nepre devas koncentriĝi al homoj, kiuj promesas longtempan perspektivon. La ERR laboras por tiu celo. Ĝi volas resti ĉe la pulso de nia epoko por stimuli tiujn, kiuj kapablas kaj deziras atingi altan nivelon en la regado de nia lingvo. Anton Oberndorfer el RetRadio 2

La 43-a lingva seminario en Skokovy okazis de la 11-a de aprilo ĝis la 17-a de aprilo 2016. Partopreni Skokovy venadas fervoraj E-malnovaj esperantistoj, sed en la lastaj aranĝoj aperis ankaŭ novuloj, kiuj bone progresas. Malgraŭ, ke la programo estas kadre ĉiam la sama: instruado en grupoj (komencantoj, progresintoj, spertuloj, konversaciantoj) promenoj, prelegoj, manlaboroj, gimnastiko kaj aliaj grupetoj laŭ intereso (ekz. komputiko por komencantoj) restadas konstante samaj, la farata laboro estas planita, efika kaj esperplena precipe en la kampo de tradukado. Pri la prelegoj kun diskutoj zorgis Margit kaj Jindra. La plej valora estis prelego de Petro Chrdle pri husana epoko. Jindra kaj Jarka rakontis pri laboro en la franca aranĝo MES (Mediteranea Esperantostudado), kie ili instruis grupon de komencantoj). Jindra rakontis pri libroj tradukitaj de ŝi al la ĉeĥa lingvo el la sama tempo, kiun Tivadar Soros priskribas en la libro Modernaj Robinsonoj (Robinsoni na Sibiři). Temas pri la libro Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (Evropou a Asií na kole) de Lucien Perault kaj Verda koro (La koro kun verda stelo), kiuj estas interesaj precipe pro aŭtentikaj informoj pri Esperanto en Siberio (krom aliaj lokoj). Pri la familia etoso atestas ĝojaj vizitoj de geesperantistoj, kiuj ne povis kun ni pasigi pli da tempo kaj venis nur por unu tago. Tre agrablaj tempetoj estis kun du niaj nepinoj, kiuj beligis nian restadon. La venonta seminario okazos de la 26-a de septembro 2016. Jam nun vi povas aliĝi. J. Drahotová 3

Šumperk Velké Losiny La Esperanto-klubo en Šumperk ĉiujare organizas unutagan renkontiĝon. La 14-an de majo 2016 la renkontiĝo estis preparita en la proksima kuracloko Velké Losiny. Tie troviĝas bela kastelo, interesa fabriko por produktado de manfarita papero kaj la klubanoj pli bone dirite klubaninoj kiel kutime preparis bongustajn desertojn kaj kuketojn. Venis 31 esperantistoj inkluzive de iliaj familianoj. Kvankam la printempa suneto ne montris troan varmon, tamen en la kolektivo de multaj konatoj kaj geamikoj ni sentis nin kiel en granda familio. Ankoraŭ ni volus mencii, ke en ilian invitilon estis aldonita nova parto de E- minikurso por 4

novaj interesatoj de Esperanto kaj se vi interesiĝas, skribu al ili, kian pluan temon de la minikurso ili povus venontfoje aldoni. Ni jam ĝojatendas pluan renkontiĝon ĉe ni aŭ ĉe pluaj E-kluboj. M. Kosnarová + L. Angelová Kiu estis Umberto Eco Umberto Eco (Eko) naskiĝis en la itala urbo Alessandrio la 5-an de januaro 1932, estis itala verkisto kaj semiotikisto; li studis filozofion kaj historion de la literaturo en Milano. Unue li laboris ĉe televido kaj poste kiel provleganto ĉe eldonejo. Poste li fariĝis profesoro pri semiotiko en la universitato de Bolonjo.(Semiotiko estas teorio de signoj kaj simboloj). Li profesoris en Italujo, Usono, Kanado, Francujo kaj fariĝis mondkonata aŭtoro. Oni povas konsideri, ke li estis amiko de Esperanto. Lia frazo fariĝis konata kaj diskonigata inter ni kaj helpis konvinki skeptikulojn pri nia lingvo: Esperanto estas lingvo tre, tre lerte elfarita, kiu laŭ lingvistika vidpunkto sekvas admirindan kriterion de ŝparemo kaj efikeco. Due, ĉiuj projektoj de internacia lingvo, escepte de Esperanto fiaskis, sed ĉi tiu pli kaj pli kunigas homojn ĉie en la mondo. Ni ja rajtas fieri pri tiu opini-esprimo, ĉar ĝi venis de kompetentulo. Pensulo, filozofo, lingvisto, eseisto, romanverkisto, literaturkritikisto estas malfacile elekti, en kiu el ĉi tiuj fakoj li plej forte impresis la mondon. Malgraŭ sia altscienca scio, li talente sukcesis atingi per siaj verkoj ankaŭ la ĝeneralan publikon per nekutima maniero. Li ne enfermiĝis en kasteloj de erudicio, kien ordinaraj legantoj ne envenas. Lia unua verko temas pri la estetiko ĉe Sankta Tomaso la Akvinano. Sekvis aliaj pli aŭ malpli fakaj libroj, sed venis momento en lia kariero, kiam li komencis verki 5

romanojn kun detektiva kaj historia aspektoj, kiuj ravis la publikon. La plej fama, La nomo de la rozo, fariĝis furora libro, ĝi estis eĉ filmigita. Tiu romano kaj kelkaj aliaj estis tradukitaj al multaj lingvoj. En 1962 li publikigis sian unuan libron ( La malferma verko ), en kiu li montriĝis brila kultur-teoriulo. La sekvan jaron li fariĝis profesoro pri estetiko kaj vida komunikado. En 1968 li publikigis la libron Enkonduko al la semiotiko, kiu daŭre estas internacie la normiga verko pri semiotiko. En 1975 li ekokupis la katedron pri semiotiko en la universitato de Bolonjo, kie li instruis ĝis 2007. Kiel konscia intelektulo, Eco ne evitis polemikajn temojn en la moderna mondo. Li klare sintenis rilate al antisemitismo, ekzemple, per sia verko La tombejo en Prago. Lia lasta romano, La numero nulo, pritemas (denuncas) la praktikadon de fia ĵurnalismo. Rilate interreton, li ne ŝparis kritikojn al la tiel nomataj sociaj retoj, kie stultuloj posedas la saman voĉon kiel Nobel-premiitoj. Deveninte de politike maldekstraj tendencoj, li tamen neniam rifuzis, ekzemple, rekoni la gravecon de la usona kulturo en la mondo. Li estis do profunde honesta, sendependa humanisto. Eĉ se mi aldonas, ke li publikigis plurajn aliajn librojn (pri filozofio, semiotiko, kulturo kaj ankaŭ por infanoj), ĉi tiuj informoj eble ankoraŭ ne sukcesas montri la gravecon de Umberto Eco. Sed vidu la sekvajn informojn: Li ricevis la honor-doktorecon de miru! 40 universitatoj en pluraj landoj, krome diversajn gravajn ordenojn en Francio kaj Germanio. Li estis konsiderata unu el la plej grandaj intelektuloj de la pasintaj jardekoj. En Esperantujo oni scias (kaj tio legeblas en la Esperanta Vikipedio), ke li estis sufiĉe favora al nia lingvo. En sia ampleksa verko La serĉado de la perfekta lingvo (tradukita al Esperanto), en kiu li prezentis sian esploron pri multaj artefaritaj lingvoj, li dediĉis ses paĝojn al Esperanto. Li priskribis la intencojn de Zamenhof kaj en ĉapitro 6

titolita Optimumigita gramatiko la bazajn regulojn kaj informis inter alie: Pluraj estis la eminentuloj, kiuj subtenis aŭ simpatiis Esperanton, lingvistoj kiel Baudouin de Courtenay aŭ Otto Jespersen, kaj sciencistoj kiel Peano aŭ filozofoj kiel Russell. Unu el la plej konvinkaj voĉoj estas tiu de Carnap, kiu en sia Membiografio parolas emocie pri la solidar-sento sentita dum parolado de komuna lingvo kun aligentanoj, kaj pri la kvalitoj de tiu vivanta lingvo, kiu same posedis mirigan flekseblecon de esprimrimedoj kaj grandan simplecon strukturan. Pruve de la sukceso de Esperanto ekzistas hodiaŭ Universala Esperanto-Asocio kun delegitoj en la ĉefaj urboj de la mondo. La E- gazetaro nombras pli ol cent gazetojn, kaj en Esperanton oni tradukis la plej gravajn verkojn de ĉiuj literaturoj, ekde la Biblio ĝis la Fabeloj de Andersen, dum ekzistas ankaŭ originala literatura produktado. Evidentas, ke ankaŭ tiu grava intelektulo, tiu granda homo Umberto Eco defendis Esperanton. Unu el la plej eminentaj nuntempaj intelektuloj en la mondo Umberto Eco forpasis la 19-an de februaro 2016 hejme en la itala Milano. La 21-an de februaro mi vidis en la artikolo pri Umberto Eco en la E-Vikipedio, ke jam estis aldonita la novaĵo pri lia morto, okazinta du tagojn antaŭe. Tamen bedaŭrinde la artikolo pri tiu granda homo estas nur eta. Se vi ne konas Umberto Eco, verŝajne vi povas legi pri li en la Vikipedio en via gepatra lingvo. Mi supozas, ke ankaŭ la Esperanta RetRadio devas starigi sian omaĝon al tiu granda homo. Tamen, por plenumi dignan omaĝon, ni devas rememorigi ne nur la moralan helpon, kiun li donis al ni, sed precipe la gravecon de liaj kontribuoj al la tutmonda kulturo. Lia spirito estis larĝa, lia inteligenteco akuta, kaj lia klereco mirinda. Unuvorte, li estis rara erudiciulo. 7

Kelkaj brazilaj verkistoj ege bedaŭris lian morton kaj emfazis ne nur lian gravecon por la monda kulturo, sed ankaŭ lian intelektan honestecon kaj lian afablecon. Herbert A. Welker el Brazilo El la redakcio: De J. Drahotová ni ricevis peton pri oferto de aĉetebla Legolibreto 12, kiu kostas 50,- kronojn kaj por publikigo de la Legolibreto numero 5, kiun eblas per interreto elŝuti en la formato pdf. La Ĉeĥa poŝto informas: 1) De la 1-a de majo 2016 ĉe ĉiuj leteroj ĝis 50 g estas altigitaj afrankoj en Ĉeĥio de 13,- Kč al 16,- Kč kaj eksterlanden ni devas pagi 27,- Kč anstataŭ Kč 25,-. 2) Ĉe la forsendo de poŝtaĵoj por nevidantaj personoj estas necese skribi kaj sendi leteron aŭ gazeton en la brajla koverto, ne glui la koverton, por ke la poŝtistoj povu kontroli, ĉu la letero aŭ gazeto estas skribita en brajla skribo. Alie necesas normale pagi la poŝtmarkon. Nia redakcio petas: ne sendu korespondaĵon al nia membrino Zdenka Novotná el Česká Třebová pro ŝiaj okul-sanproblemoj. Trista anonco: la 1-an de majo mortis Eva Techniková el Velké Hamry. (*1955) Honoron al ŝia memoro! INFORMILO monata gazeto por esperantistoj-handikapuloj + suplemento ANTAŬEN Eldonas AEH Asocio de esperantistoj-handikapuloj Redaktoroj: J. Rýznarová, L. Srbová, J. Kosnar Adreso: Svaz zdravotně postižených esperantistů, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 PARDUBICE, CZ tel. 466 611 941 SKYPE : jary_esperanto e-mail: aeh@esperanto-aeh.eu interreto: www.esperanto-aeh.eu Bankovní spojení: Poštovní spořitelna, číslo účtu AEH 192150088, kód banky 0300 Při platbách vždy uveďte vaše členské číslo (nad vaší adresou) jako variabilní symbol! Roční předplatné časopisu Informilo = 200,-Kč, příspěvek svazu dobrovolný. La jarabono de Informilo 15. Kodo ĉe UEA: aehk-z La redakcio ne ĉiam havas la saman opinion kiel la aŭtoroj de la artikoloj. 8