Jan Blahoslav Enkonduko Kio estas humanismo? Kio estas la Moravia Kunfrataro? Politika situacio en la 16-a jarcento

Podobné dokumenty
Biblio de Kralice. Oldřich Arnošt Fischer

Jezuitoj. Prelego por Esperantista Klubo en Brno, filia societo de Ĉeĥa Esperanto Asocio, la 14-an de septembro Oldřich Arnošt Fischer

Čeština. Esperanto. Prof. Reinhard Selten Nositel Nobelovy ceny za ekonomiku 1994 interview provedl Rainer Kurz

Karel Havlíček Borovský ( ) kontribuo al la 160-a datreveno de lia forpaso

Eduard Štorch kaj Antonín Zhoř

Esperanto-Brno. Lando, kiu neestante estas. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego

1/2005 (214) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2015 (204) Esperanto v pořadu ČRo Plus Radiofórum

Application Reference Letter

Jaro 2009 (19) Numero 4 (76) PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO

rodná obec - naskiĝvilaĝo


Esperanto-Brno. Profesoro Venceslao Dyk, la parazitologo. Oldřich Arnošt Fischer. Esperanto-Brno - Kluba prelego

LEGOLIBRETO VI. 2010

Trompado (phishing) Kio estas phishing? MILAN KOLKA, 1-A OKTOBRO 2014

Co z nás udělá jeden kvádr

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2018 (214)

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Přihláška Motivační dopis

B U L T E N O DE ESPERANTISTAJ KLUBOJ EN PRAGO KAJ BRNO

Jaro 2009 (19) Numero 2 (74) REĜINO DE MAJO - LA VIRGULINO MARIA - SUB VIAN ŜIRMON NI RIFUĜAS

Bewerbung Zeugnis. Zeugnis - Einleitung. Formell, männlicher Empfänger, Name unbekannt. Formell, weibliche Empfängerin, Name unbekannt

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha. Nova estraro elektita. Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2014 (201)

GRAVA EVENTO DE LA KATOLIKA EKLEZIO - KANONIZADO DE DU PAPOJ - JOHANO LA DUDEKTRIA KAJ JOHANO PAŬLO LA DUA

Jaro 2011 (21) Numero 2 (82) 1-an de majo beatproklamo de la Papo Johano Paŭlo la Dua

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Mimořádné číslo - Eksterordinara numero 2008

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2015 (205) Nové stanovy Svazu a úprava pobočných spolků

Jaro 2018 (28) Numero 2 (110) ISSN TRADICIA IKUE-RENKONTIĜO OKAZIS EN SVATÝ HOSTÝN

Jaro 2010 (20) Numero 1 (77)

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 1/2006 (218) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Jaro 2010 (20) Numero 3 (79) PARIZO - MONTMARTRE GASTIGIS LA 63-AN KONGRESON DE I.K.U.E. EN ĜIA CENTJARA JUBILEO

B U L T E N O. de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO. Zpravodaj Klubu esperantistů v Brně

Liike-elämä Sähköposti

4/2008 (229) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo. Jaro 2016 (26) Numero 2 (102)

Na filmovém večeru 17. prosince budeme promítat tři filmy v esperantské verzí: 2 z NDR a nejnovější film fy FIAT.

Věstník Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2014 (202) Praga Esperanta monumento renovigita

Jaro 2017 (27) Numero 4 (108) ISSN DU NOVAJ EPISKOPOJ EN LA ĈEFDIOCEZO DE OLOMOUC

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2015 (204) Traduka printempo, leganta somero

Oběžník č. 11 červen 1951

Jaro 2009 (19) Numero 3 (75) Vroclavo - kongresurbo de la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso

DIO BENU Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 2/2018 (213)

Bulteno. de Esperantista Klubo en Praha

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2017 (209) La plej granda Esperanto-flago en Ĉeĥio

Paŭzo dum pilgrimado. sekvante la mallarĝan vojon al la monto-pinto, kunportante kun si siajn memorojn, bedaŭron, esperojn, timojn kaj kuraĝon...

DEVADESÁTÉ VÝROČÍ ESPERANTSKÉHO KLUBU V PŘEROVĚ NAŬDEKA DATREVENO DE ESPERANTO-KLUBO EN PŘEROV

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2018 (212) Národní divadlo uvádí operu o knížeti Sternenhochovi v esperantu s

bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno

DIO BENU. Gazeto de IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA Agnoskita kiel laika eklezia organizaĵo SUPERBA KATEDRALO DE SANKTA KARLO BOROMEO EN MILANO, ITALIO

LA SANKTA BIBLIO. La Sankta Biblio. Malnova testamento. Kvina libro de Moseo Readmono INKO

Tagiĝo 2. Cirkulero de l' Esperanto Junularo. Vydává osvětová beseda - zájmový kroužek Esperanta Opava. Drazí přátelé!

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2007 (225) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Tagiĝo 10. Al regionaj delegitoj!

A F O R I S M Y AFORISMOJ de

Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun la kantaro Adoru en Vroclavo

La 67-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (Zeblico, )

Učebnice je určena především návštěvníkům esperantských kurzů a samoukům. Učebnice esperanta na internetu:

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1/1992 (199)

A-PDF MERGER DEMO. N-ro 4/2006 (221) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFURMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. R oč ník Ja r kole kt o. Čí slo

Bulteno de Esperantista Klubo en Brno 1990/1 (190) SCIIGOJ

Influencoj. Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 17-an de januaro 2017

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1991 (197)

v ú d o l í M o r a v i c e v d o b ě o d = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = = =

Necesas stimuli altan lingvonivelon

APERAS ĈIUTAGE Verda Voĉo de Doksy REDAKTORO ANT. SLANINA AMUZA GAZETO DE SOMERA ESPERANTO-LERNEJO

ZPRÁVY. Clara pacta boni amici! INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

N-ro 4/2005 (217) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Nova estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Jaro 2018 (28) Numero 3 (111) ISSN VIZITO DE LA PREĜEJO DE SANKTA BARBARA EN KUTNÁ HORA

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2017 (211)

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Zpravodaj ročník III. 1/68

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2016 (206)

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 1/2019 (215) Eminenta gasto el la viena Esperanto-muzeo

ZPRÁVY INFORMOI DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Moluskoj. Oldřich Arnošt Fischer

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

BULTENO de Esperantista Klubo en Brno 1990/3 (192) =================================================================

ZPRÁVY INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. Ročník IX Číslo 1 (25) Osvětový ústav v Praze Červen 1967 NUR VERSBUKED' AL KARA TOMBO

Enhavo: Interaktiva ekspozicio "Nia vojo"

2/2008 (227) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

bulteno de Esperantistaj Kluboj Praha kaj Brno 3/1994 PERIODIKUM ESPERANTSKÝCH KLUBŮ V PRAZE A V BRNĚ

O b ě ž n í k č. 10 květen 1951

Literatura období humanismu a renesance I

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO. 48-a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SOFIO,

Z ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU

Časopis Klubu esperantistů v Praze N-ro 3/2016 (208)

El la enhavo: ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO. Junaj esperantistoj ĉe la konferenco en Olomouc prezentas sian artan programon

bulteno de Esperantista Klubo en Brno 4/1992 (202) Esperanto a vzdělávací experimenty

ZPRÁVY ČESKOSLOVENSKÉHO ESPERANTSKÉHO VÝBORU INFORMOJ DE ĈEĤOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

14 a jaro Majo - Junio 2011

ZPRÁVY INFORMOJ DE ČEHOSLOVAKA ESPERANTO-KOMITATO

Konstitua kongreso en Brno

A-PDF Merger DEMO : Purchase from to remove the watermark. N-ro 1/2017 (262) ORGANO DE ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

Esperantista REVUO POR ESPERANTO EN ĈEĤOSLOVAKIO

Transkript:

Jan Blahoslav Oldřich Arnošt Fischer Prelego por Esperantista Klubo en Brno, la 11-an de decembro 2013 Enkonduko Jan Blahoslav (1523-1571), episkopo de Moravia Kunfrataro (alie Unuiĝo de Fratoj), estis renesanca homo kaj humanisto. Kio estas humanismo? Bohemia verkisto Adolf Hoffmeister (1903-1973), kiu dum la dua mondmilito estis en usona ekzilo, rakontis historieton pri iu bohemia komercisto, kiu alvenis en la usona ŝtato Teksaso. Li troviĝis en rando de dezerto. Varmega vetero estis. La komercisto neniun rigardis tie, sed ekaŭskultis iun ĉeĥan paroladon. Li pli bone rigardis, sed ekrigardis nur du nigrulajn knabojn, kiuj sidis en ombro kaj babilis. Ĉu nigruloj en Teksaso parolas ĉeĥan? Ne, tio ne estas ebla. Li denove ekaŭskultis ĉeĥajn vortojn, eĉ en hanaka dialekto, kiujn oni uzadas en Moravio proksime de la urbo Kojetín. La komercisto pensis, ke li jam haluciniĝas de varmego. Post kelkaj minutoj li aŭdacis demandi unu nigrulon: Perdonu, sinjoro, ĉu vi estas ĉeĥo? kaj pripensis: Mi verŝajne jam tute frenezuliĝis, ĉar mi demandas nigrulon en teksasa dezerto, ĉu li estas ĉeĥo? Sed la nigrulo bele ekridetis kaj respondis: Ne, já su Moravec. ( Ne, mi estas moraviano. en moravia dialekto.) Pli poste la komercanto eksciis, ke tiu juna nigrulo havas eĉ ĉeĥan nomon: Josef Král. Li estis unu de orfoj, kiujn adoptigis membroj de Moravia Kunfrataro, kiuj elmigris en Usonon. Tiuj homoj ne estis riĉuloj, sed ili estis humanistoj. Kristana kredo ordonis al ili helpi al ĉiuj homoj. Ili havis proprajn infanojn, sed kapablis zorgi ankaŭ pri negraj orfoj, kiujn ili trovis. Tial Josef Král estis edukita laŭ kredo de la Moravia Kunfrataro kaj parolis ĉeĥe. Tio estas ekzemplo de vera humanismo de membroj de la Moravia Kunfrataro. Kio estas la Moravia Kunfrataro? Religian sekton nomatan Unuiĝo de Fratoj fondis frato Gregoro (ĉeĥe Řehoř, 1474) en bohemia vilaĝo Kunvald en la jaro 1457. Kunfrataranoj volis esti pli piaj ol iliaj antaŭloj. Homoj, laŭ ili, devis esti egalaj. Tiuj idealoj ne estis novaj, ĉar husanoj en la 15-a jarcento havis la samajn opiniojn. Sed la kunfrataranoj sciis historion de husanaj militoj, kiuj daŭris 14 jarojn (1420 1434), havis multe da viktimoj kaj detruis landon. Tiam la kunfrataranoj rifuzis perforton. La Kunfrataro emfazis kredon kaj malestimis klerecon en la 15-a jarcento. Kunfrataranoj estis izolitaj de societo. Tio ŝanĝiĝis en fino de la 15-a jarcento (sinodo en Brandýs super Orlice, 1490) kaj en la 16-a jarcento. Luko el Prago (1460? 1528), kiu estis bohemia teologo kaj episkopo de la Kunfrataro ekde la jaro 1500, ekkomprenis, ke la kunfrataranoj devas esti edukitaj. Politika situacio en la 16-a jarcento Jan Blahoslav naskiĝis dum regado de Ludoviko Jagelo (1506 1526). Tiu juna, 20-jara, reĝo delis batali kontraŭ turkoj. Liaj aliancanoj perfidis lin kaj li havis nur 25 mil soldatojn antaŭ batalo apud Mohács (suda Hungario) en la jaro 1526. Granda armeo (55 mil soldatoj) de turka sultano Sulejman II venkis armeon de sensperta reĝo, kiu post la batalo dronis en marĉoj. Ludoviko estis lasta reganto de dinastio Jagelo. Tial post lia morto ĉeĥan tronon gajnis Habsburgoj, dinastio, kiu regis ĝis la jaro 1918. (Lasta bohemia reĝo estis Karolo I, kiu mortis en Madeira en la jaro 1922.) La unua habsburga reganto estis Ferdinando I Habsburga (1503 1564). La 16-a jarcento estis pli trankvila ol antaŭa 15-a kaj venonta 17-a jarcento, ĉar teritorioj de Bohemio 1

kaj Moravio ne suferis de militoj. Sed nobelaro de Bohemio ne akceptis Ferdinandon bone kaj ekribelis kontraŭ li en la jaro 1547. Pli aĝa frato de Ferdinando, Karolo V (1500 1558) volis batali kontraŭ germanaj nekatolikoj. Ferdinando volis helpi al sia frato uzonte bohemiajn soldatojn. Sed bohemia nobelaro ekribelis kaj ne helpis. Post batalo apud Mühlberg (1547), en kiu Habsburgoj venkis nekatolikojn, Ferdinando I revenis en Bohemion, por ke punigu la nobelaron. Li dividis siajn malamikojn, nobelaron kaj urbanojn, kaj precipe malfortigis urbanojn. Krom tio en nia lando regis guberniestro Ferdinando II Tirola (1529 1595) en la jaroj 1548 1567 kaj pli poste Maksimiliano II Habsburga (1527 1576). Kompare kun aliaj eŭropaj landoj en Bohemio kaj Moravio estis granda religia toleremo. Vivo de Jan Blahoslav Jan Blahoslav naskiĝis en Přerov la 20-an de februaro 1523 (Bildoj 1, 2 kaj 3). Familia nomo de lia patro, riĉa urbano, kiu loĝis en Supra Placo (ĉeĥe Horní náměstí) estis Blažek. Lia patrino Katarina (ĉeĥe Kateřina) apartenis al fervora membrino de Moravia Kunfrataro. La urbo Přerov estis signifa centro de la Kunfrataro en komenco de la 16-a jarcento. Jan Blahoslav studadis en lernejoj de la Kunfrataro en Přerov kaj Prostějov, kie li bone proprigis al si latinan lingvon. La Kunfratataro havis aŭsterajn kondutmanierojn. La gefratoj estis tre piaj, sed ilia morala kodekso estis ofte misformita. La piuloj samtempe estis kontrolistoj de aliaj, fieruloj, homoj, kiuj kapablis fervore defendi la Kunfrataron, sed ankaŭ malami aliajn homojn. En la Kunfrataro regis opinio, ke ili ne bezonas klerecon. Kiam Jan Blahoslav naskiĝis (1523), Martin Luther (1483 1546) riproĉis al la kunfrataranoj malbonan sciaĵon de klasikaj lingvoj. Luko de Prago, bakalaŭro de la praga Universitato, malkonsentis, sed pli poste li subtenis studadon de Blahoslav eĉ eksterlande. En la jaro 1540 oni decidis, ke Jan Blahoslav prepariĝos por pastra profesio. Tial Jan Blahoslav estis sendita en gimnazion en silezian urbeton Złota Góra (Ora Monto, germane Goldberg). Estro de la gimnazio, Valentin Trotzdendorf, estis tre rigora kaj liaj lernantoj studadis sukcese. Ĉeĥaj elmigrintoj trovis rifuĝejon en pola urbeto Ŝamotuli (pole Szamotuly), kie protektigis ilin grafo Andrzej Górka, jam en la jaro 1548. En la jaro 1544 Jan Blahoslav ekstudis en Wittenberg, kie li eksciis humanismon. Tie li renkontiĝis kun Martin Luther (1483 1546) kaj Philipp Melanchton (1497 1560). Kiam en Germanio komencis ŝmalkada milito (1546 1547), Blahoslav revenis en Moravion. Li fariĝis helpanto de Martin Michalec kaj pli poste Matouš Strejc en Prostějov. Post reveno li eldonis sian unuan skribaĵon Pri origino de la Kunfrataro ( O původu Jednoty bratrské, 1547). En la jaro 1549 estis Jan Blahoslav sendita en la urbon Kaliningrado (Prusio), sed li devis baldaŭ reveni, ĉar en la urbo aperis pesta epidemio. En la sama jaro li ekstidis en Bazelo, sed tie li tre malsaniĝis. Pro tio li devis reveni hejmen en la jaro 1550. Resaniĝinte en Přerov li verkis skribaĵon Pri vidsento ( O zraku, 1550). Laŭ tiu skribaĵo vidkapablo kondukas homon en tenton helpante peki. Tio ne signifas, ke blinduloj ne pekas. En batalo kontraŭ la tento ne helpos blindecon, sed persona disciplino. Ni povas vidi, sed ni devas ĉiam korektigi nian konduton laŭ moralaj principoj. En la jaro 1551 Jan Blahoslav instruis en kunfratara lernejo en la urbo Prostějov. Ekde la jaro 1552 li loĝis en Mladá Boleslav kiel helpanto de Jan Černý. En la jaro 1553 li fariĝis pastro. Li kontinuis en laboro de la pastro Jan Černý, kiu dokumentis historion de la Kunfrataro. Blahoslav nomigis tiun dokumenton Aktoj de Unuiĝo de Fratoj, tio estas kolektaĵo de tiuj agoj, kiuj en la Unuiĝo de Fratoj kaj precipe en bohemia regno estis faritaj ekde la jaro 1547 ĝis la jaro 1549 (latine kaj ĉeĥe Acta unitatis fratrorum, to jest 2

shromáždění pospolné těch věcí, kteréž v Jednotě bratrské a nejvíc v království českém puosobeny sou od léta 1547 až do 1549 ). Li aranĝis ok volumojn de la Aktoj (volumojn II IX). Ekde la jaro 1552 li jam skribis mem tiun dokumenton ĝis la jaro 1568. Post morto de Blahoslav ( 1571) kontinuis tiun laboron Ondřej Štefan. Krom la Aktoj Jan Blahoslav kompilis Nekrologion la unuaj notoj temas pri fondado de la Kunfrataro kaj morto de lia fondinto, frato Gregoro ( 1474). En la jaro 1557 Jan Blahoslav fariĝis episkopo de la Kunfrataro. En la jaro 1558 Jan Blahoslav translokiĝis en la urbon Ivančice. Li fariĝis oficiala historiisto de Kunfrataro. Bertold el Lipé estis moravia landa hetmano en la jaroj 1566 1575 (Bildo 4). Li toleris Kunfrataron. Lia edzino Zuzana Černohorská el Boskovice ( 1572) subtenis Kunfrataron finance. Kaŝa presejo de la Kunfrataro ekfunkciis sub kaŝnomo En Ĝardena Insulo (latine In insula hortensis) en Ivančice en la jaro 1562. Nuntempe oni povas trovi en Ivančice ruinon de kunfratara preĝejo (Bildo 5), monumenton de Jan Blahoslav (Bildo 6) kaj domon, kiu apartenis al kunfratara altlernejo (Bildo 7). Super pordo de la altlernejo oni povas legi latinan surskribon: Exilium tellus, mors janua, patria Coelum. Omnia praetereunt praeter amare Deum. Anno Domini MDCXV (La mondo estas ekzilejo, la morto estas pordego, la Ĉielo estas patrujo. Ĉio finiĝos krome amado de la Dio. En la jaro de la Sinjoro 1615). Blahoslav korektigis Kantikaron de Ŝamotuli el la jaro 1541. Li volis eviti penetron de malbonaj ideoj el diversaj nekunfrataraj fontoj kaj malaltkvalitan komponadon de kunfrataraj amatoroj. Spertojn de tiun laboro Blahoslav utiligis skribante sian verkaĵon Muziko (Musica, 1558). Tio estis la unua ĉeĥlingva verkaĵo pri muzikaj teorio kaj praktiko. Ŝamotula Kantikaro estis eldonita la 7-an de junio 1561; ĝi enhavis 754 kantojn. Kantikaro de Ivančice estis eldonita en la jaro 1564. Jan Blahoslav eldonis verkaĵon Filipiko kontraŭ malamikoj de muzoj ( Filipika proti misomusům ) en la jaro 1567. Li defendis edukadon kontraŭ kunfrataranoj, kiuj rifuzis edukadon. Unu de grandaj malamikoj de edukado en la Kunfrataro estis Jan Augusta (1500 1572). Li estis origine ĉapelisto, sed fariĝis predikanto kaj episkopo de la Kunfrataro. En la jaro 1548 li estis malliberigita kaj 16 jarojn travivis en malliberejo de la burgo Křivoklát. Jan Augusta estis brava viro, tre laborema, sed ne tre talenta. Li komponis multe da religiaj kantoj, sed tiuj kantoj ne estis valoraj. Pli utila estis lia klopodo unuigi diversajn reformaciajn fluojn. Post lia morto tiuj fluoj estis unuigitaj en Bohemia Konfeso (Česká konfese, 1575). En sia Filipiko Blahoslav akcentis ideon, ke se la Kunfrataro volas sukcesi, ĝi bezonas edukitajn anojn. Libron Ĉeĥa Gramatiko ( Gramatika česká, 1571) li verkis 20 jarojn, ĝis sia morto. Blahoslav en Gramatiko konsideris slovakan lingvon sudslava lingvo. Li neniam menciis praslavan lingvon. Moraviajn dialektojn li tre malestimis. Laŭ Blahoslav la plej bela ĉeĥa lingvo estas en Prago, proksime Nimburko, en mladá Boleslav, Hradec Králové kaj Litomyšl. Blahoslav entreprenis kvar diplomatajn vojaĝojn en Vienon dum la jaroj 1555-1557 kaj unu vojaĝon en Germanio (1556). Li volis scii novajn informoj kaj plibonigi situacion de la Kunfrataro en Bohemio. (pli bona situacio ol en Bohemio estis en Moravio, ĉar moravianoj ne ribelis kontraŭ Ferdinando I. Jan Blahoslav ĉeĥigis Novan Testamenton. La traduko estis presita en kaŝa presejo de Moravia Kunfrataro en Ivančice en la jaro 1564. La dua eldono de la traduko de Nova Testamento estis eldonita en la jaro 1568. Post lia morto liaj kunlaborantoj tradukis Malnovan Testamenton (1577). 3

La Biblio de Kralice estis presita en presejo de Moravia Kunfrataro en Kralice super Oslava en la jaroj 1579 1593. La sesa volumo de tiu sesvoluma Biblio estis traduko de la nova Testamento de Jan Blahoslav. Ĝi estis preta jam en la jaro 1593, sed eldonita nur en la jaro 1594. Lernolibro Instruo por junuloj (ĉeĥe Naučení mládencům ) estis dufoje eldonita post morto de Blahoslav en la jaroj 1585 kaj 1609. Verkaĵo Eraroj de predikantoj (ĉeĥe Vady kazatelů, 1570) neniam estis eldonita, sed cirkuliĝis en transskribaĵoj. Malsanoj kaj fino de vivo Historiistino Vlasta Fialová (1896-1971) rimarkis, ke unu de viroj, kiuj estas pentritaj sur titolaj paĝoj de Ŝamotula Kantikaro kaj Kantikaro de Ivanĉice, portas okulvitrojn. Tiu viro estis Jan Blahoslav. La okulvitroj estis multekostaj kaj malbone haveblaj en la 16-a jarcento. Dank al Vlasta Fialová ni nuntempe scias aspekton de Jan Blahoslav. Episkopo Jan Blahoslav estis tre malsana jam dum sia juneco. Li suferis de misdigestoj, havis kalkulusojn, kaj en lastaj jaroj de sia vivo ankaŭ brustan anginon. Kuloj infektigis lin per malario verŝajne en Valtice, en suda Moravio. Li malsaniĝis la 5-an de septembro 1571, travivis 25 malariajn atakojn kaj mortis en Moravský Krumlov la 24-an de novembro 1571. Li estas enkriptigita verŝajne en preĝejo de la Plej Sankta Triopo en Ivančice (Bildo 8). Epilogo Post 21 jaroj naskiĝis en suda Moravio Jan Ámos Komenský (1592 1670), nova elstarulo kaj episkopo de la Kunfrataro. Li devis elmigri en la jaro 1628 kiel multe da aliaj kunfrataranoj. Sed membroj de la Kunfrataro estis agemaj ankaŭ eksterlande. En la 18-a jarcento misiistoj de la Kunfrataro laboris en multe da landoj de la mondo. Ekzemple Matouš Stach el Mankovice, kiu loĝis en urbo Herrnhut (Germanio), kaj du kunlaborantoj iris en Groenlando en januaro 1733. Krome malsanoj (variolo, skorbuto) atendis ilin malsato. Du jaroj ili manĝis nur konkojn kaj algojn. Poste ili ricevis nutraĵon el danaj ŝipoj. Kompare de indiĝenoj, eskimoj, ili estis malriĉuloj. Vane ili eksplikis al eskimoj, ke ili volas instrui ilin pri kredo je la Dio. Eskimoj mokis ilin: Ĉu vi volas instrui nin? Ni bone scias, ke vi estas needukitaj kaj devas lerni ĉe ni! Sed post sep jaroj la unua eskimo volis esti baptigita. Novaj misiistoj alvenis. Misia centro estis pligrandigita. Kaj misiistoj eklaboris en Kanado kaj Usono. La kunfrataranoj estis popularaj inter indianoj, ĉar ili helpis al ili kiel humanistoj. Kristanigitaj indianoj, kiuj lernis kampkulturadon ĉe la kunfrataranoj, estis tiel dankemaj al ili, ke ili eĉ volonte eknomiĝis Moraviaj indianoj (angle the Moravian Indians). Tial laboro de Jan Blahoslav kontinuis kaj kontinuas ankaŭ nuntempe, en la 21-a jarcento. Domo de Blahoslav en Brno Domo de Blahoslav (ĉeĥe Blahoslavův dům) en Brno (Strato Lidická 79/719) estis fondita en la jaro 1924 (Bildo 9). En la domo nuntempe rezidas Ĉeĥfrata eklezio evangelika. Rekomendita literaturo BOHATCOVÁ, M. (1971): K dochování Blahoslavových spisů. Z Kralické tvrze, 5: 2-3. 4

BRAMBORA, J. (1971): Balbín a Blahoslav. Paĝoj 91-93. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. CHALOUPKA, J. (1971): Diplomatické cestry Jana Blahoslava. Z Kralické tvrze, 5: 36-38. ČAPEK, V. (1990): Historie bible. 3-a eld., Prago, Advent, 126 paĝoj. ČEJKA, M., ŠLOSAR, D. & NECHUTOVÁ, J. (1991): Gramatika česká Jana Blahoslava. 1-a eld., Brno, Masarykova univerzita v Brně, 429 paĝoj. ČERVENKA, J. (1971): Basilejský humanismus a Jan Blahoslav. Paĝoj 50-63. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. FIALOVÁ, V. (1971): Jan Blahoslav zakladatel nejslavnější tiskárny Českých bratří. Z Kralické tvrze, 5: 29-35. FISCHER, O.A. (2012): Karolo la Pli Aĝa el Žerotín, http://www.literatura.bucek.name/fischer/zerotin.html FISCHER, O.A. (2012): Kuloj flugantaj turmentuloj, http://www.medy.cz/brno-esperanto/fischer-kuloj.pdf FISCHER, O.A. (2013): Libro de libroj, http://www.medy.cz/brno-esperanto/fischer-libro-de-libroj.pdf GREGOR, A. (1971): O Blahoslavově mluvnici. Z Kralické tvrze, 5: 4-9. HORA-HOŘEJŠ, P. (1995): Toulky českou minulostí, vol. 2, 1-a eld., Prago, Baronet, 454 paĝoj. HRUBEŠ, J. (1971): Několik poznámek na téma Blahoslav jako předchůdce Komenského. Paĝoj 32-35. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. HÝBL, F. (1974): Jan Blahoslav. 1-a eld., Přerov, Vlastivědný ústav, 7 paĝoj. JANÁČEK, J. (1966): Jan Blahoslav. 1-a eld., Prago, Svobodné slovo, 189 paĝoj. MALOVEC, M. (2011): Filipina Welser kaj Ferdinando de Tirolo. http://www.medy.cz/brno- esperanto/welser.pdf MOLNÁR, A. (1971): Motivy Blahoslavova pohledu na dějiny. Paĝoj 15-23. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. NĚMEC, F. (1971): Příčiny předčasné smrti Jana Blahoslava. Z Kralické tvrze, 5: 39-40. POLIŠENSKÝ, J. (1971): Jan Blahoslav předchůdce Komenského. Paĝo 7. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. RŮŽIČKA, J. (2002): První Moravané v zemích psích spřežení. Pes - přítel člověka, 2: 86. SETTARI, O. (1971): Jan Blahoslav jako hudební teoretik a hymnograf. Z Kralické tvrze, 5: 18-28. SKUTIL, J. (1971): Slovanské jazyky a nářečí v Blahoslavově Gramatice. Paĝoj 154-157. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. ŚLIZIŃSKI, J. (1971): Jan Blahoslav a Polsko. Paĝoj 88-90. In: BIMKA, S. & FLOSS, P. (eds.): Sborník studií k čtyřstému výročí úmrtí Jana Blahoslava. 1-a eld., Uherský Brod, Muzeum J. A. Komenského, 207 paĝoj. TICHÁ, Z. (1984): Cesta starší české literatury, 1-a eld., Prago, Panorama, 304 paĝoj. UHROVÁ, O. (1971): Kde byl pohřben Jan Blahoslav. Z Kralické tvrze, 5: 41-44. 5

6